User talk:Ekflugas134

From Wikimedia Incubator

Welcome to Wikimedia Incubator!

At the right there are some important links, and here are some tips and info:

If you have any questions, feel free to ask them on Incubator:Community Portal.

-- Welcoming Bot 01:04, 27 April 2020 (UTC)[reply]

Bonvenon! Kaj volonte aliĝu al konkurso per viaj jamaj artikoloj[edit source]

Saluton kaj bonvenon al Esperanta Vikivojaĝo! Vi faris tre bonan komencon, eĉ per paĝoj pri principoj de Vikivojaĝo!

Krome, mi vidas, ke vi iom plilongigis paĝojn Belorusio kaj Estonio. Nun okazas (estas ĉe fino) konkurso al kiu vi povas aliĝi per tiuj artikoloj. Verdire, krom se vi farus Herkulan laboron dum duontago, vi ne povos venki... Tamen, estus bele se vi estus en la konkurso kun ni :) Mi invitas vin veni kaj ankoraŭ hodiaŭ aliĝi ĉe Wy/eo/Projekto:VikiPrintempo COE 2020/Partoprenantoj. Amike. --KuboF Hromoslav (talk) 14:47, 30 April 2020 (UTC)[reply]

Kontribuoj pri Afriko[edit source]

Resaluton! Dum mi ankoraŭ okupiĝas pri kalkulado de rezultoj de la konkurso VikiPrintempo, mi rimarkis, ke vi jam kontribuis al artikoloj pri Afriko! Tre bele! Mi dirus, ke vi jam nun povas aliĝi al Afrika monato 2020 per Kongo (Kinŝasa)!

Parenteze, ĉu mi eble povus peti vin pri iu specifa helpo? Kiel vi jam povis rimarki, al landoj en Afriko ankoraŭ plejparte mankas baza skeleto / skizo (la malplenaj sekcioj). Se vi ŝatus helpi, jen ĉi tie estas la skeleto. Mi jam kreis la skeletojn kaj aldonis ilin al Eŭropo kaj Azio kaj nun organizas unu konkurson tuj post alia, do ioma helpo vere bonus ;-) Amike! --KuboF Hromoslav (talk) 20:33, 10 May 2020 (UTC)[reply]

Rezultoj de VikiPrintempo COE 2020 estos baldaŭ[edit source]

Saluton, kara Ekflugas134! Gratulon kaj dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020! Kiel ĉeforganizanto mi esperas, ke vi ĝuis verkadon en nia kara Vikivojaĝo!

Mi jam komencis pritaksi viajn kontribuojn. Tamen, finaj rezultoj estos nur post la 16-a de Majo. Tio estas ĉar mi nun bezonas fokusiĝi pri tiutempa Ĝenerala asembleo de nia organizo Esperanto kaj Libera Scio. Mi revenos al pritakso de VikiPrintempo kaj distribuo de premioj tuj poste!

Intertempe, ĉar vi interesiĝis pri unu konkurso, vi eble interesiĝas ankaŭ pri alia: Afrika monato 2020. Ĝi funkcias simile kiel VikiPrintempo, kun plej granda diferenco de alia fokuso - Afriko :) Kaj simile kiel antaŭe, por subteni partoprenon en Vikivojaĝo, vi ricevos 2-oble multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo.

Ĝis tre baldaŭ! Ĉeforganizanto KuboF Hromoslav (talk) 16:23, 12 May 2020 (UTC)[reply]

Dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020, Ekflugas134![edit source]

Kara Ekflugas134,

koran dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020! Vi bone helpis al disvolo de la Esperanta Vikivojaĝo, Esperanto kaj ankaŭ libera edukado! Tamen, aliaj partoprenintoj kontribuis pli kaj prenis lokojn kun premioj, do bedaŭrinde vi ne venkis.

Mi esperas, ke vi tamen ĝuis la laboron! En la organizo Esperanto kaj Libera Scio ni organizas ankaŭ aliajn projektojn, pri kiuj vi povus interesiĝi. Ni informas pri ili en nia retejo https://esperanto.wiki . Ekzemple nun okazas simila konkurso kun fokuso pri Afriko - Afrika monato.

Denove dankon pro via partopreno, kaj fakte gratulon pro via agemo! Via agado plibonigas la mondon!

PS: Tiajn ĉi konkursojn kaj aliajn agadojn ni povas organizi nur danke al sindediĉaj volontuloj en la organizo Esperanto kaj Libera Scio. Se vi volas, ke ni organizu ilin ankaŭ estontece, bv. konsideri membriĝon (eĉ senpaga membreco helpas) - https://esperanto.wiki/alighilo/

Amike, KuboF Hromoslav (talk), Esperanto kaj Libera Scio, Ĉeforganizanto de VikiPrintempo COE 2020 --14:23, 23 May 2020 (UTC)[reply]