Wy/eo/Vikivojaĝo:Karavano

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Vikivojaĝo:Karavano
Jump to: navigation, search
Kameloj rekomendas: Karavane pli bonas!

Esperantujo havas longan tradicion de karavanoj al Esperantaj renkontiĝoj. Nun tamen estas io nova! Okazas la 1a virtuala, Vikivojaĝa karavano!

Vikivojaĝo celas helpi al vi kaj al aliaj vojaĝemaj esperantistoj sekure kaj ĝojplene veni al celo de via vojaĝo - ĉu al Esperanta kongreso aŭ al alilanda ferio. Ni kolektas kaj prilaboras vojaĝgvidilojn pri landoj, regionoj, urboj kaj ankaŭ pri lingvoj. Unuaj vojaĝantoj jam survojas, sed solaj ni povas viziti nur malmultajn lokojn; kaj, kun kompanio la karavano estas pli amuza :-) Do, aliĝu al ni ĉe tiu ĉi virtuala karavano!

Ni karavanumos en kelkaj etapoj, ĉiumonate. Fine de la tuta karavano nin atendas brila celo: funkcianta Vikivojaĝo kun multa utila enhavo! Tamen, kiom multajn etapojn ni karavanumos ĝis tiam, neniu scias.

Reguloj[edit]

Ĉiu etapo de Vikivojaĝa karavano okazas iam dum lasta duono de ĉiu monato. Por partopreni ĝin, vi devas:

  • ensaluti en vian Vikimedian konton (se vi jam havas konton en Vikipedio, uzu ĝin),
  • ĉiutage dum la karavano vi redaktu Esperantan Vikivojaĝon almenaŭ 1-foje,
  • registriĝu sube en la koncerna monato.

Fine de ĉiu etapo, la karavana respondeculo (nuntempe KuboF) publikigos:

  • liston de ĉiuj kunvojaĝintoj en la karavano,
  • liston de ĉiuj partatempaj kunvojaĝintojn en la karavano,
  • la Vojaĝanton de la monato.

Ne ekzistas firmaj kriterioj por elekti la Vojaĝanton de la monato; respektive la kriterioj estas katecaj. Iam povas esti elektita veturanto kun la plej multaj redaktoj, iam tiu, kiu kreis tre utilajn ŝablonojn kaj aliiam verkinto de interesa artikolo. La baza kriterio estas, ke Vojaĝanto de la monato igis la karavanon pli inspira kaj amuza por ĉiuj kunvojaĝantoj.

Ĉu vi pretas? Do, ek al la karavano!

Vojaĝantoj en decembro 2016[edit]

Plenaj reguloj estas ĉe Vikivojaĝo:Karavano#Reguloj.

Ni veturas ekde la 21a ĝis la 31a de Decembro 2016.

Por partopreni la virtualan Vikivojaĝan karavanon aliĝu ĉi sube per la kodo # --~~~~

  1. --KuboF (talk) 09:57, 19 December 2016 (UTC)
  2. --Vikiano (talk) 17:35, 21 December 2016 (UTC)

Rezultoj[edit]

  • Vojaĝinto de la monato:
  • Kunvojaĝintoj:
  • Partatempaj kunvojaĝintoj:
  • Kvanto de redaktoj:
  • Novaj artikoloj / paĝoj:

Vojaĝantoj en oktobro 2016[edit]

Plenaj reguloj estas ĉe Vikivojaĝo:Karavano#Reguloj.

Por partopreni la virtualan Vikivojaĝan karavanon aliĝu ĉi sube per la kodo * --~~~~

Rezultoj[edit]

  • Vojaĝinto de la monato:
  • Kunvojaĝintoj:
  • Partatempaj kunvojaĝintoj:
  • Kvanto de redaktoj:
  • Novaj artikoloj / paĝoj: