Wy/eo/Vikivojaĝo:Diskutejo

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Vikivojaĝo:Diskutejo
Jump to navigation Jump to search

Babilu per nia IRC-Kanalo #wikivoyage-eo.
Projekto por memstarigi Esperantan Vikivojaĝon

Vojaĝgvidlibro aŭ simple gvidlibro?[edit | edit source]

Por komenci ĉi tiun diskutejon : sur la ĉefpaĝo mi emas anstataŭigi vojaĝgvidlibron per simple gvidlibron. Laŭ ReVo gvidlibro signifas : Libro por gvidi vojaĝantojn. Kiu reagos? --Piet-c (talk) 13:28, 13 July 2013 (UTC)

Mi estas entute pro 'gvidlibro'. Ĉi tio estas vojaĝa projekto, do aliaj tipoj de gvidlibroj (se ili entute ekzistas) ne estu ĉi tie. --Comp1089 (talk) 13:30, 13 July 2013 (UTC)

Saluton, Comp1089
Dankegon pro via tre rapida respondo. Mi proponas atendi eventualajn aliajn reagojn ankoraŭ dum unu semajno, kaj tiam decidi kiel agi.--Piet-c (talk) 09:26, 14 July 2013 (UTC)
Ne estas aliaj reagoj, do mi simpligos la subtitolon sur la ĉefpaĝo.
Cetere mi intencas difini novan ĉi-monatan kunlaboraĵon anstataŭ Vaŝingtono: nome Pollando kun Esperanto-urbo Bjalistoko. Kion vi pensas pri tio?--Piet-c (talk) 09:26, 25 July 2013 (UTC)

Bonan vesperon al vi! Al mi tre plaĉas ke aliuloj finfine intereson akiras pri tiu ĉi projekto. :)
Ankaŭ mi konsentas pri la subtitola ŝanĝo al 'gvidlibro'. Bonvolu ne timi aperigi novan kunlaboraĵon: mi tien starigis Vaŝingtonon nur ĉar mi ne povis tuj elpensi alian lokon. Bjalistoko estus tre taŭga. Tempodivalse 02:10, 28 July 2013 (UTC)

Estas kategorio pri la bontenado de loknomoj[edit | edit source]

Por efike progresi kun Vikivojaĝo oni devos diskuti pri interalie la loknomoj, kaj pri metodo de loknomobontenado. Tiucele mi kreis : paĝon pri necertaj loknomoj kaj kategorion pri diskuteblaj loknomoj.
Por povi komenci la Vikivojaĝo-disvolvon estas la regularo, kiu certe ankoraŭ havas provizoran karakteron.
Kiu havas ideojn pri la bontenado de Esperantaj loknomoj por Vikivojaĝo?--Piet-c (talk) 09:26, 14 July 2013 (UTC)

Kiel ni povus laboradi enkadre de Vikivojaĝo efike je 10.000 (aŭ pli) necertaj, diskuteblaj loknomoj?
Eble komenco de respondo al ĉi tiu demando troviĝas en la Rekomendo de la Akademio de Esperanto pri la uzo de propraj nomoj. En tiu dokumento la Akademio de Esperanto rekomendas, interalie, “plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn”.
Por iri al la sama temo en Vikinovaĵoj: klaku ĉi tie.
--Piet-c (talk) 14:05, 11 December 2013 (UTC)

Estas kreitaj novaj regulo-paĝoj[edit | edit source]

Bonan vesperon! Mi volas la komunumon sciigi pri mia kreado de du gravaj regul-paĝoj ĉe wy/eo/Vikivojaĝo:Aŭtoraj rajtoj kaj wy/eo/Helpo:Saltu en la akvon. Bonvole ilin rigardu kaj taksu laŭeble, korektante laŭnecese misaĵojn. Mi ne deziras ke ni defaŭlte akceptu regulojn skribitajn de nur unu uzulo. Dank' Tempodivalse 02:34, 5 August 2013 (UTC)

Krome, mi ne certas: kiujn kategoriojn oni aldonu al projekt-paĝoj? Tempodivalse 02:39, 5 August 2013 (UTC)

Okazaĵo[edit | edit source]

Mi proponas aldoni la nomspaco "okazaĵo" (Wy/eo/Okazaĵo:) vidigi nuntempa kaj futura okazaĵoj kiuj povus interesos turistoj. Tiuj paĝoj estus (parte) estu "substituted" aŭ en la vikio-paĝon, sed pli da informoj estus en la "Okazaĵo:" nomspaco. Ĉiu urbo ricevas paĝon por aldoni eventojn, kaj kiam la okazaĵo finas, oni roboto movos la informon al arkivo (vidu sube). Estos ŝablono fari ĉiu paĝo uniformo, kaj por la roboto.

ekzemplo algoritmo:

  1. Serĉi en nomspacoj por paĝo,
  2. En paĝo, faru:
    1. Determini la daton;
    2. Se hodiaŭ estas post la specifita fino-dato, do:
      1. Kopiu teksto;
      2. Aldoni teksto al arĥivo;
      3. Ripeti sur alia paĝo.
    3. Se ne:
      1. Ripetu instrukcioj por alia paĝo.

La ŝablono povus inkludi sekcioj por la komenco kaj fino dato, priskribo, titolo, tempo, ktp. Ebe123 (Talkabout it|contribs) 11:52, 9 August 2013 (UTC)

Kelkaj demandoj[edit | edit source]

1. kial "esperanto-celoj" kaj ne esperanto-lokoj? ĉar ajna celo estas por vojaĝi ien, kaj ie devas esti loko.

2. kio estas la signifo de 1/5,2/5 en Wy/eo/Helpo:Krei urbopaĝon?

3. mi proponas krei Stilogvidon kaj paĝo-ŝablonojn por faciligi la kreadon de novajn paĝojn laŭ enhavo.

ekz. ŝablono por frazlibroj klarigus kio devas esti en la artikolo(paĝo aŭ artikolo?).
kaj ŝablono por lando klarigus laŭ kiu parametroj skribi pri ĉi tiu lando.

4. eble ni devas krei vikivojaĝo-ĵargon por faciligi nia kunlaboradon.

fine, mi ŝatus labori kune kun vi!

amike, --MEuliĉo (talk) 15:18, 23 September 2013 (UTC)

Ŝablonoj[edit | edit source]

Mi ĝojas, ke la projekto evoluiĝas. Tamen, prefe konsciu pri jam evoluitaj kutimoj en Vikipedio, ekz. pri nomskemo por informkestoj (kvankam dume mi vidas ĉi tie nur Template:Wy/eo/InfoLando kaj Template:Wy/eo/InfoUrbo kaj ties helpaj ŝablonoj).

Simile bonus se ŝablonoj estus jam dekomence dokumentataj kaj kategoriigataj. Ekz. en Vikipedio kaj Vikilibroj ankoraŭ nun estas ĥaoso pri ŝablonoj parte pro nedokumentado. Amike. --KuboF (talk) 02:09, 6 December 2013 (UTC)

Estas nun speciala paĝo por (komenci) babili pri ŝablonbontenado.--Piet-c (talk) 14:10, 11 December 2013 (UTC)

Universala lingvo-elektilo[edit | edit source]

Saluton,

Universala lingvo-elektilo (ULS, Universal language selector) estis malaktivigita en ĉiuj vikioj de la Fondaĵo Vikimedio antaŭnelonge pro problemoj pri rendimento (Bugzilla: 46306). Ĝin nun eblas ŝalti post ensaluto. Vi povas ĝin aktivigi en Specialaĵo:Preferoj, kie vi elektu "Ebligi Universalan Lingvo.elektilon".

Tio signifas:

  • Pluraj vikioj nun estas kun malpli ol optimala subteno por sistem-nivela tiparo
  • la tiparo OpenDyslexic ne estas disponebla (fakte por Esperanto tute ne disponebla, sed jam estas tio prizorgata (KuboF))
  • Ttt-bazitaj enig-metodaj redaktiloj ne estas disponeblaj (tuŝas ĉiujn uzantojn)
  • La traduka kromprogramo estas rompita por vikioj, kiuj uzas ĝin por tradukado de paĝoj
  • Vikidatumoj ne estas havebla por ĵavaskripta API de ULS

Mi ne scias kiom rapide ĝi estos solvita, sed la espero estas, ke "frue". Se vi konas homojn aŭ projektojn kiuj estos tuŝitaj de tio ĉi, bonvolu kunhavigi la novaĵon. Whatamidoing (WMF) (diskuto) 19:03, 21 Jan. 2014 (UTC) (tradukita de KuboF)

Nova roboto[edit | edit source]

Mi ĵus petis robotan statuson por User:KuBOT. Dume mi supozas uzadon precipe por ŝanĝadi ŝablonojn, ekzemple se subite malnecesos unu parametro aŭ simile. Se oni akceptos la peton, vi povas peti taskon ĉe mia diskupaĝo. --KuboF (talk) 22:41, 11 February 2014 (UTC)

Faritas. (la 'bot' flagon) Ebe123 (Talkabout it|contribs) 21:27, 28 February 2014 (UTC)
Bone. --Taken by ocean (talk) 15:45, 28 December 2015 (UTC)

Mapoj en artikoloj[edit | edit source]

Mi pensas, ke en artikoloj pli bonus mapojn metadi en informkestojn anstataŭ maldekstren. Tio donus pli senrompan fluon de teksto kaj plifaciligus legadon. Eventuale ankaŭ Tabelo de enhavo ne estus ŝovita. Komparu ekz. Esperantan Nitron kun franca Nitro aŭ (iom malpli bele) Esperantan Krakovon kun pola Krakovo. Kion vi opinias (User:Piet-c)? --KuboF (talk) 00:57, 4 November 2014 (UTC)

Saluton, KuboF.
Mi konsentas, ke dezirindas plibonigi la tekstfluon. Tial mi adaptis prove ŝablonojn kaj paĝojn pri la landoj Bolivio, Brazilo, Francio, Nederlando, Rusio kaj la urboj Nitro, Krakovo. Kion vi trovas pri la novaj paĝoj?--Piet-c (talk) 11:36, 4 November 2014 (UTC)
Resaluton, KuboF.
Intertempe mi trovis metodon por meti du (aŭ pli) blokojn tute dekstre unu sub la alia. Ĉi tio preferindas, mi pensas. Mi adaptos ĉi-suprajn landojn kaj urbojn.--Piet-c (talk) 15:44, 4 November 2014 (UTC)
Mi pensas, ke estas multe pli bele ol antaŭ. Kvankam mi persone preferas, ke supre komencu unue informkesto kaj nur poste estu mapo. Aŭ ke mapo estu en informkesto. --KuboF (talk) 15:24, 22 November 2014 (UTC)
Mi aldonis plurajn urbajn mapojn per <mapframe...>. Mi ŝatas la mapojn menciitajn de @Piet-c - plej multe mi ŝatas la aranĝo en la voĉo Francio - kaj mi konsentas kun la ordoprefero menciita de @KuboF. Tamen por urboj tio (laŭ mi) nepre ne sufiĉas, kaj necesas plua(j)n mapo(j)n enmetita(j)n per <mapframe...>, kiel mi faris ekzemple por AsizoPalermo.--Rdelre (talk) 13:08, 17 January 2020 (UTC)

Vikivojaĝa ĵargono[edit | edit source]

Laŭ mi mojosus uzadi iomon da Vikivojaĝa ĵargono, ekz.

  • DiskutejoRenkontiĝejo
  • VikiProjektoVikiEkspedicio

Kion vi opinias? Ĉu mi alinomu Diskutejon? --KuboF (talk) 17:11, 25 November 2014 (UTC)

Verdire mi estas neentuziasma koncerne ĵargonon. Eble mi tro alkutimiĝis jam al la EO-Vikipediaj manieroj, sed la nunaj paĝnomoj ŝajnas al mi pli taŭgaj kaj cetere pli kompreneblaj. Kio precize estas Vikiekspedicio rilate al vikia kunlaborado? Pli klaras Vikiprojekto. Tempodivalse 17:00, 25 December 2014 (UTC)
La afero pri komprenebleco kaptis ankaŭ min kaj mi ne certis. Sed jes, por malgranda multegnacia komunumo kiel nia, ŝajne pli bonos lasi kutimajn nomojn. --KuboF (talk) 12:30, 13 January 2015 (UTC)
Mi subtenas :) --Taken by ocean (talk) 15:44, 28 December 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj Azio[edit | edit source]

Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (talk) 00:26, 4 November 2015 (UTC)

Proponita regulo pri tuja forigado[edit | edit source]

Mi transprenis de Vikipedio kaj adaptis por nia loka medio regulon pri tuja forigado. Nuntempe ĝi estas propono kaj troviĝas ĉe Wy/eo/Vikivojaĝo:Reguloj pri tuja forigado. Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu niaj lokaj administrantoj povas komenci labori laŭ ĝia spirito? --KuboF (talk) 12:20, 14 February 2016 (UTC)

Mi ĵus markis la proponon "Regulo" kaj ŝovis tiun ĉi diskuton al Talk:Wy/eo/Vikivojaĝo:Reguloj_pri_tuja_forigado por ke ĝi ne perdiĝu. --KuboF (talk) 18:56, 14 March 2016 (UTC)

Skemo por frazlibroj[edit | edit source]

Por plifaciligi kreadon de novaj frazlibroj mi preparis Skemon por frazlibroj. Ĝi jam estis antaŭe uzita por la Japana frazlibro kaj mi ĝin detale komparis kun la versio de la angla Vikivojaĝo.

Kion vi opinias pri ĝi? Ĉu ĝi bone reprezentas Esperantan realecon? Ĉu ni jam povas konsideri ĝin preta kaj komenci kreadi novajn frazlibrojn laŭ ĝia modelo? Bonvolu diskuti precipe ĉe Talk:Wy/eo/Vikivojaĝo:Skemo por frazlibro. --KuboF (talk) 08:43, 6 March 2016 (UTC)

Nelonge post la propono okazis diskuto kun pluraj interesaj rimarkoj kaj poste longa atendado por pliaj komentoj. Nun mi markas la skemon preta! --KuboF (talk) 19:33, 4 December 2016 (UTC)
Tre bone! Mi ekuzis ĝin... mi nur bedaŭras ke devos pasi longa tempo ĝis la paĝo plene ellaboriĝos. Vikiano (talk) 16:50, 23 December 2016 (UTC)

Ruĝaj ligiloj[edit | edit source]

Saluton! Mi komencis kontribui... sed verŝajne ne tre lerte. Mi demandas: ĉu ligiloj estos intervikiaj aŭ Vikivojaĝo enhavos la samajn artikolojn kiel Vikipedio? Ekz. mi aldonis al la artikolo pri Braziljo informon pri Brazila Esperanto-Ligo, kio estigis ruĝan ligilon. Ĉu devos do ekzisti ĉi tie artikolo pri ĝi? Dankon! Amike, Vikiano (talk) 18:08, 21 December 2016 (UTC)

Mi pensas ke nur se la paĝo estas pri turista interesaĵo oni devas krei paĝojn tie ĉi. Do, se vi volas priskribi kiel alveni al aŭ kontaktigi BEL, kreu la paĝon. Se nia celo estas nur informo (historia, ktp.), ni uzu rektan ligilon al Vikipedio. Ni povas krei ŝablonon por uzi alian koloron por tiaj ligiloj al Vikipedio, anstataŭ uzi la bluan (kiu restus por internaj ligiloj). CasteloBrancodiskuto 18:57, 5 January 2017 (UTC)
Laŭ mia ĝenerala percepto (de alilingvaj Vikivojaĝoj), ni verku nur pri areojn (kaj pri veturtemoj (ekz. kiel veturi malmultekoste) kaj itineroj), ne pri unuopaj objektoj. Do informoj pri BEL tute taŭgus por la sekcio "Esperanto" en Brazilo kaj en Braziljo, sed ĝi ne havu sian propran artikolon. Simile la artikolo Braziljo menciu la faman statuon de Kristo, klarigu kiel alveni al ĝi, sed ni ne havu artikolon specife pri la statuo. --KuboF (talk) 22:28, 5 January 2017 (UTC)

Kutimaj sekcioj[edit | edit source]

Artikolpaĝoj ordinare enhavas kutimajn sekciojn. En Vikipedio ekz. artikoloj enhavas almenaŭ tri: Vidu ankaŭ, eksteraj ligiloj kaj referencoj. En Vikivojaĝo indus kutime aldoni Esperantan turismon (por informoj pri monumentoj, kluboj, kunvenoj, eventoj, kongresoj) kaj Kuriozaĵoj. Mi agis tiel je la artikolo pri Braziljo... mi aldonis Esperantan turismon. En la artikolo Ameriko mi aldonos "Kuriozaĵon" (ekz. ke maizo devenas de Ameriko). Vikiano (talk) 18:52, 22 December 2016 (UTC)

Laŭ mi indas krei skemojn de artikoloj kun interkonsentitaj nomoj de sekcioj kaj eventuale aliaj aferoj. Tio helpas al vojaĝantoj pli facile trovi tion, kion ili serĉas (en artikolo X tio estis en la sekcio A, do en la artikolo Y tio estos same en la sekcio A) kaj ankaŭ al novaj redaktantoj. Antaŭ kelka tempo mi multe okupiĝis pri Wy/eo/Vikivojaĝo:Skemo por frazlibro, kiu estas baze preta (sed uzante ĝin praktike mi kaptis iujn problemojn, kiujn mi iam ne tuj solvos). Ekz. en la slovaka Vikivojaĝo estas tabela superrigardo de sekcioj. Tamen, dum transprenado de tia afero indas memori pri adapto al Esperantaj cirkonstancoj. Laŭ mi, ni nun povus pli konceptriĝi pri Wy/eo/Vikivojaĝo:Skemo por urbo por povi ĝin ekuzi en ĉiuj paĝoj pri urboj. --KuboF (talk) 22:44, 5 January 2017 (UTC)
Mi konsentas! Provizore (aŭ definitive) la skemo estas sufiĉe kompleta. =) Vikiano (talk) 16:55, 8 March 2017 (UTC)

Rezulto de la karavana vojaĝo[edit | edit source]

La sukceso la karavana vojaĝo parte dependas de diskonigo de la rezulto. Kiam ĝi aperos? Frate, Vikiano (talk) 06:28, 10 January 2017 (UTC)

Laŭ informo el la Telegrama grupo ĝi do aperos baldaŭ. Vikiano (talk) 16:55, 8 March 2017 (UTC)

Pasporta Servo loĝejoj[edit | edit source]

Mi pensas, ke indas enhavigi PS-informon en paĝojn pri lokoj. Certe ne temus pri personaj adresoj kaj nomoj, sed almenaŭ nombro da loĝejoj kaj rilata ligilo al la PS retejo. Kion la komunumo pensas pri tiu ideo? NMaia (talk) 18:47, 15 January 2017 (UTC)

Jes, certe! Mi tute same opinias! Mi nur ne elpensis manieron tion efektivigi... Tamen la ideo mem estas ege bona, tiom pli nun, kiam Vikivojaĝo startas. Frate, Vikiano (talk) 13:25, 26 January 2017 (UTC)
Mi konsentas! Mi iam eĉ uzis la (neekzistantan) ŝablonon Template:Wy/eo/Pasporta Servo gastigantoj (ĝi estas uzata nur en Slovakio). --KuboF (talk) 14:11, 27 January 2017 (UTC)
@KuboF: ĉu vi scias kiel oni povus ekscii pri la nombro de PS-anoj en lokoj? La oficiala retejo mem ne ŝajnas multe fidebla, vidu la serĉrezulton por Wy/eo/Nara: https://pasportaservo.org/esplori/nara/ NMaia (talk) 16:31, 6 February 2017 (UTC)
Hmm, tiu rezulto vere estas stranga... Pli bonan manieron ol kontroli en la retejo mi ne konas. Ja, la retejo certe povus pliboniĝi, ekz. mem montri la nombron en la serĉopaĝo (kaj ĉiu ajn povas proponi tiajn modifojn en https://github.com/tejoesperanto/pasportaservo ). --KuboF (talk) 22:40, 28 February 2017 (UTC)

Novaĵo: La ŝablono {{Wy/eo/Pasporta Servo gastigantoj}} jam funkcias. Ĝi povus funkcii iom pli bone, sed por nun (espereble) sufiĉas. --KuboF (talk) 22:40, 28 February 2017 (UTC)

Ja tre bona novaĵo! =) Vikiano (talk) 16:53, 8 March 2017 (UTC)

Vikipedia trejnado dum JES 2017/2018 en Pollando[edit | edit source]

Saluton. Mi kaj Venca24 gvidos trejnadon pri Vikipedio (aŭ eble Komunejo) dum la novjara E-renkontiĝo JES okazonta en Ŝĉecino, Pollando. Pliaj informoj estas en Vikipedio:Vikipedia renkontiĝo.

Se vi estos tiam proksime, venu al JES (kaj prenu ankaŭ vian amikon :)

Por tiu trejnado mi planas monpeti ĉe la Vikimedia Fondaĵo, kiel ni faras en la organizo Esperanto kaj Libera Scio. Se ankaŭ vi ŝatus estontece trejni, prelegi aŭ io simila (kaj havi repagitajn kostojn), kontaktu nin ;-)

ELiSo partoprenis la Vikimedian Konferencon 2018[edit | edit source]

Trovu la 8 esperantistojn kaj vicon da pluŝuloj!
Organizuloj viciĝas

Saluton karaj kunredaktantoj!

Mi ŝatus informi vin, ke lastan semajnfinon, ekde la 20a ĝis la 22a de Aprilo 2018 okazis la Vikimedia Konferenco 2018, pinta renkontiĝo de organizita parto de la Vikimedia movado. Kaj kompreneble partoprenis ankaŭ Esperanta Vikimedia grupo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) en konsisto Ivan Quintero Santacruz kaj KuboF Hromoslav (kaj pluraj esperantistoj reprezentante aliajn organizojn / grupojn).

Dum la konferenco ni multe lernis, diskutis, konektiĝadis kun aliaj aktivuloj, laboris kaj eĉ trovis tempon por amikumi. Okazis tiom multaj aferoj, ke ni bezonos kelkan tempon por ilin pritrakti; ni informos vin iom-post-iom, precipe en la dissendolistoj eliso kaj eliso-anoncoj (do aliĝu por ricevi novaĵojn plej frue kaj plej komplete!). Sed nun mi alemanŭ prezentos mian koncizan superrigardon.

Mi konscias pri 8 esperantistoj dum la konferenco. Entute partoprenis ĉ. 300 homoj, do esperantistoj jam trapasis la sojlon de 2% kaj transiris de "pioniroj" al "fruaj adoptantoj" (laŭ la teorio de difuzo de novaj aferoj).

Entute 6 homoj partoprenis la kunsidon de ELiSo. La raporton mi ankoraŭ preparas, sed mi konscize diru, ke ni decidis puŝi nian grupon al pli alta nivelo kun funkcianta strukturo (pri tio mi sendos memstaran mesaĝon) kaj ĝis 2 jaroj iĝi Tema Organizo de la Fondaĵo Vikimedio kaj (dum nedefinita tempo) Faka Asocio de UEA.

Ni lernis pri novaj (aŭ nove malkovritaj) iloj por helpi al laboro de redaktantoj kaj organizantoj, ekz. Mapo de komunumaj kapabloj, w:Ŝablono:Uzanto sandbox+, Stirpanelo por programoj kaj eventoj kaj UserViews. Tio estas vere mojosaj iloj, certe provu ilin!

Granda parto de la konferenco estis la 2a fazo de konsultado por la Strategia direkto de la Vikimedia movado 2030. Ĉar estas ĝenerala konsidero, ke per nuntempa laborado ni ne atingos la trovitan vizion, en la tutmonda vikimedia movado komenciĝis tempo de prikonsiderado de ĉio ajn kaj sekve estas akceptataj ankaŭ disrompaj ideoj (ĝis grado de malfondo de ĉiuj komisionoj kaj organizoj). Aŭdiĝis ankaŭ la opinio, ke la internacia vikimedia movado prefere transiru de uzado de la angla al Esperanto, ĉar ĝi estas multe pli justa - la opinion prezentis neesperantisto! Li laŭpete tion deklaris ankaŭ dum videoregistrado - la videon mi publikigos baldaŭ.

Parolante pri videoj... Mi faris kelkajn mallongajn video-monologojn kun kelkaj homoj kun intresaj ideoj. Ĝi estis tre improvizita, ĉar mi ĝin pripensis maljam veturante al la konferenco. Tamen, mi havas plurajn bonajn registraĵojn, kiujn mi publikigados dum sekvaj tagoj (tamen ne tuj) en la YouTube-kanalo de ELiSo, do ekabonu la kanalon jam nun por esti sciigita tuj post publikigo (kaj memoru klaki la sonorileton por vere ricevi la sciigojn...).

Do, jen fino de tiu ĉi baza sciigo! Nome de nia grupeto de reprezentantoj mi denove dankas pro esperantista subteno de nia partopreno kaj mi antaŭĝojas nian pli intensan kunlaboradon en kaj ekster Vikipedio, kiu ĵuse plikonkretiĝias.

Amike, --KuboF Hromoslav (talk) 11:58, 29 April 2018 (UTC)

Helpu puŝi organizon Esperanto kaj Libera Scio al sekva nivelo![edit | edit source]

Aliĝu al la laborgrupo por puŝi ELiSon al sekva nivelo!

Saluton ĉiuj!

En mia antaŭa mesaĝo mi koncize (nu, eble ne tiom koncize...) prezentis superrigardon pri parto de Esperanta agado dum la Vikimedia Konferenco 2018. Pluraj el unuopaj punktoj tamen bezonas aktivan partoprenon de ĝuste vi! Ankaŭ la jena.

Nia grupo estis sub la nomo Esperanto kaj Libera Scio oficiale rekonita fare de la Fondaĵo Vikimedio kiel Vikimedia Uzanto-Grupo en 2013. Ekde tiam ni funkcias kiel neformala grupo kun distribuita (ni povas diri "laŭokaza") gvidado. Tio certagrade funkcias (ja vidu niajn ĝisnunajn sukcesojn kaj nune faratan laboron, ekz. Vikio amas ZEOjn). Sed dum la kunsido dum la Konferenco ni unuanime konstatis, ke ni povas atingi pli multe, helpi al pli da homoj kaj disvastigi vikimedion pli foren se ni pli intence zorgos pri bontenado kaj evoluo de niaj strukturo kaj strategio.

Tial ni starigis laborgrupon, kiu nin gvidos tra la procezo de starigo de tiu strukturo. Ni ankaŭ konscias, ke ne ĉiuj povis partopreni dum la konferenco kaj ke indas inkludi homojn kun diversaj kapabloj kaj talentoj por atingi elstaran sukceson!

Tial ni invitas vin al la laborgrupo por gvidi ELiSon al sekva nivelo!

Kio estos la laboro?
En la laborgrupo ni unue diskutos estontecon de ELiSo. Mi antaŭvidas 2-3 videovokojn kaj intertempan retpoŝtumadon kaj prilaboradon de dokumentoj. Laŭ rezultoj de tiuj diskutoj ni faros sekvajn agojn. Ni ĝenerale supozas, ke ni gvidos verkadon de statuto laŭ kiu ĉiu ELiSano elektos estraron. Detaloj estas por laborgrupa diskuto.
Kiel aliĝi al la laborgrupo?
Ĝis la 13a de Majo 2018 23:59 UTC deklaru vian intencon aliĝi per retmesaĝo al la dissendolisto eliso, al mi persone aŭ en la Diskutejo de la Esperanta Vikipedio.
Ĉu aliĝante al la laborgrupo oni eniras estraron?
Ne. La laborgrupo ekzistos por gvidi procezon por ekhavi funkciantan kaj firman strukturon; kiam tio estos atingita, la laborgrupo disiĝos. Membroj de la laborgrupo estas tre bonvenaj kaj invitataj plufunkcii en gvida rolo en ELiSo, sed tio ne estas deviga. Ĉiuokaze, precizan strukturon de estonta ELiSo ni interkonsentos en la laborgrupo kaj ni antaŭvidas diversajn manierojn kiel partopreni en ELiSo, ĉu en "estraro" aŭ ekster ĝi.
Kiuj estas membroj de la laborgrupo?
Dume estas 5 homoj: Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz kaj mi (KuboF Hromoslav). Mi volontulis por gvidi la laborgrupon.

Do, se vi volas vidi ELiSon atingadi pli multe kaj labori pli profesie, aliĝu!

Nome de la prepara laborgrupo, --KuboF Hromoslav (talk) 12:18, 29 April 2018 (UTC)

Novaj monpetoj por informado[edit | edit source]

Por agado de la organizo Esperanto kaj Libera Scio mi malfermis 2 novajn monpetojn ĉe la Fondaĵo Vikimedio:

  1. prezentado de Vikio Amas ZEOjn dum UK 2018
  2. novaj, modernaj informiloj pri Vikipedio

Unue, dankon al Sahaquiel9102 kaj Peter Baláž pro bona kunlaboro, kuncerbumado, ĉiama puŝado kaj helpado! Ni laboris sub tempa streĉo, do mi ĝojas, ke almenaŭ nun mi povas anonci la projektojn.

Emblemo de la fotokonkurso Vikio amas ZEOjn

Ambaŭ projektoj celas plipopularigi precipe Esperantajn viki-projektojn kaj enhavojn inter esperantistoj. Parte temas ankaŭ pri ĝenerala informado pri vikimedio. Grava parto estas la konkurso Vikio amas ZEOjn 2018, kie ni invitas homojn kontribui per fotoj pri ZEOj. Ni supozas vastan informadon al ĝenerala publiko per Vikipedioj - multaj el ili supozeble ekkonos ZEOjn kaj Esperanton por la unua fojo! Por la projekto estis Petro Baláž bonkora kaj akceptis dum UK 2018 prelegi kaj informi pri la projekto.

La dua projekto temas pri kutimaj informaj / instruaj materialoj, kiujn ni uzados dum estontaj prelegoj kaj trejnadoj por helpi al homoj pli bone memori kaj uzi la informojn. Ĉar ankaŭ ni estas nur homoj kaj ne povas plurobliĝi, pripensu ankaŭ vi prelegi kaj trejni pri Vikipedio kaj aliaj vikiaj projektoj. En ELiSo ni laŭeble provizas helpon, per tiu ĉi monpeto strebas pri distribuo de instruaj flugfolioj kaj plurfoje jam sukcese monpetis por helpi financi la vojaĝon.

Fine, se vi ŝatas la agadon, mi petas vin esprimi vian subteno pri la monpetoj en la suba sekcio "Endorsements", konkrete prezentado pri ZEOj kaj informiloj. Nia Esperanta grupo jam estas konata en la Vikimedia mondo, sed akcepto de monpetoj dependas ankaŭ de montrita intereso de la komunumo. Antaŭdankon! --KuboF Hromoslav (talk) 21:41, 17 May 2018 (UTC)

Nova konkurso VikiPrintempo COE - patroprenu, helpu kaj gajnu![edit | edit source]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial estis komence de Aprilo lanĉita la konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2019 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 31a de Majo 23:59 UTK. La 5 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-100 eŭrojn kaj 4 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko. Vinilkosmo subtenis la konkurson per kelkaj aldonaj abonoj - dankon!

Temas jam pri 3a edicio de la konkurso en Esperanta Vikipedio. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 2 gravaj ŝanĝoj:

  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • vi povas konkursi nur per artikoloj, kiuj temas ne pri via lando (do, artikoloj pri propra lando estas malpermesataj) - tio por subteni ekkonon de aliaj kulturoj

Partoprenu en Vikivojaĝo

Partoprenu en Vikipedio

--KuboF Hromoslav (talk) 18:28, 5 April 2019 (UTC)

Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) formale registrita![edit | edit source]

Esperanto kaj Libera Scio - logo eo sen subtitolo.svg

Kun granda ĝojo mi oficiale anoncas, ke "Esperanto kaj Libera Scio" (ELiSo), post jaroj de funkciado kiel neformala grupo, nun ekzistas ankaŭ kiel registrita, formala organizo!

La Ministerio de internaj aferoj de Slovakio, kiel la respondeca institucio pri tiaj registroj, nin registris la 23an de Decembro 2019 (pro granda laborŝarĝo de la ministerio tiutempe mi ricevis la konfirmon nur nun).

Tiu ĉi plia sukcesa paŝo provizas ankaŭ momenton por haltiĝi kaj iom rememori unuflanke, kaj rigardi en estontecon duaflanke. (sube estas nur koncizega superrigardo)

Ekde la unuaj pripensoj pri organizita grupo de Esperantlingvaj vikimedianoj elstare agadis precipe Ziko van Dijk (k.a. la unua instigo pri rekono laŭ tiam nova modelo de organizoj), Arno Lagrange (fina puŝo por rekono), Peter Baláž (k.a. morala, organiza kaj aliaj subtenoj), Marek Blahuš, Universero Trio kaj mi (oficialaj subskribintoj por la kontrakto pri rekono).

Specife por formala registriĝo laboris la Prepara komisiono (Michal Matúšov, Leidy Sandoval Galindez, Juan Quintero Santacruz, Ivan Quintero Santacruz, Mathieu Stumpf Guntz, Michel Castelo Branco, Nicolas Maia kaj Václav Zouzalík). Danke al tiuj ĉiuj homoj ni havis pretajn ĉiujn necesajn aferojn. La oficialaj fondintoj estas Michal Matúšov, Peter Baláž kaj Matthieu Desplantes. Mi deziris, ke pli multaj homoj, kiuj laboris pri la fondo povu esti oficialaj fondintoj (ili ja meritus tion), sed pro la koncernaj leĝoj ni bezonis Slovakianojn. Neoficiale ili ĉiuj tamen tenas tiun honoran lokon! Fine, al la fondo finance helpis Václav Zouzalík, efektive ebligante la fondon. Mi dankas al ĉiuj tiuj homoj, kiuj sindoneme laboris por venigi ELiSon al sekva nivelo!

Ne necesas emfazi, ke formala fondo estas nur unu el multaj paŝoj por atingi nian mision pri mondo, en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro. Ni jam nun estas en kontakto kun la Komisiono pri aligitaj organizoj de la Fondaĵo Vikimedio kun la celo esti rekonitaj kiel Vikimedia Tema organizo (simila al Esperantaj Fakaj asocioj) en 2020, kun ŝanĝo de nomo supozeble al Vikimedio Esperanto. Post tiu rekono ni iĝos oficialaj reprezentantoj de Esperanto en la Vikimedia mondo. Kun TEJO ni antaŭnelonge planis komunan partoprenon en interkontinenta projekto kun subvencio de la Eŭropkomisiona programo Erasmo+; pro prokrastita fondo ni ne povis aliĝi, sed ni jam havas bazon por sekva partopreno. Estas antaŭ ni multa laboro kaj en certa tempo nin povos helpi ankaŭ pluraj dungitoj. Dum nia agado ni ne nur faros utilan kaj helpan laboron, sed ni ankaŭ disvolviĝos kiel organizo kaj ankaŭ kiel homoj; ni ankaŭ kontribuos al disvolviĝo de la Esperanta kaj la Vikimedia movadoj (kiel niaj "gepatraj"), sed ankaŭ al pli ĝeneralaj movadoj, kiel la liberkultura kaj la eduka - sur kies ŝultroj ni staras kaj kiuj subtenas nin. Fine, ni ankaŭ memoru, ke ni fakte estas pioniroj! Ni piedbatas kaj montras la vojon al aliaj, kiuj venos post ni, fondos siajn proprajn Esperantlingvajn Vikimediajn organizojn, lernos ankaŭ de ni kaj en sia niĉo suksesos espereble eĉ pli rapide ol ni faris.

La estonteco estas granda kaj vi estas bonvena (plu)kun-iri!

nome de la Prepara komisiono --KuboF Hromoslav (talk) 16:17, 1 March 2020 (UTC)

Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando[edit | edit source]

Vikimanio 2020 okazos en Bankoko, Tajlando

Resumo: Sendu vian stipendipeton al neformala konsultilo ĝis la 14a de Marto. Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.


Vikimanio 2020, la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la 5an-9an de Aŭgusto 2020 en Bankoko, Tajlando.

La Fondaĵo Vikimedio denove provizas stipendiojn por partopreno. Ili kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.

Limdato por peti stipendion estas la 17a de Marto 2020 enkalkulante. Ĉiuj bezonataj informoj kaj oficiala petilo estas ĉe wikimania:2020:Scholarships/eo

Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni kion indas skribi.

La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas amikan konsultadon de stipendipetoj. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni pretas helpi vin, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.

Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian kontribuon kiel eble plej frue, la limdato estas la 14a de Marto 2020.

Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform

Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!

KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk

PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos. --KuboF Hromoslav (talk) 19:11, 6 March 2020 (UTC)

Lanĉita konkurso VikiPrintempo COE 2020 - patroprenu, helpu kaj gajnu![edit | edit source]

Partoprenu la konkurson en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio

Oni diras, ke ni pli bone konas malproksimajn galaksiojn ol proprajn najbarojn. Kaj tio estas bedaŭrinda! Tial EliSo lanĉas la konkurson VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020 - samtempe en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Mi invitas vin partopreni la konkurson - verki / traduki artikolojn, tiel helpi esperantistojn per plibonigitaj scioj pri tiu regiono kaj aldone eĉ gajni interesajn premiojn!

La konkursa parto daŭras ĝis la 30a de Aprilo 2020 23:59 UTK. La 3 venkontoj gajnos donackartojn valorajn 20-70 eŭrojn kaj 2 ankaŭ abonon de Vinilkosmo kun (ne nur) Esperanta muziko.

Temas jam pri 4a jaro de la konkurso en Esperantaj viki-projektoj. Kompare kun la antaŭaj jaroj estas precipe 6 gravaj ŝanĝoj:

  • vi povas partopreni per artikoloj pri via lando - nur estas malpermesataj landoj, kie estas Esperanto oficiala lingvo (ne validas por landoj kun Esperanto kiel minoritata lingvo aŭ kultura heredaĵo)
  • la konkurso okazas ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikivojaĝo - por instigi vian partoprenon en Vikivojaĝo vi tie ĉi gajnas 2-oble pli multajn poentojn ol en Vikipedio!
  • Estas 2 specialaj kategorioj kun aldonaj premioj - por artikoloj en Vikivojaĝo kaj pri genra egaleco.
  • ne estas starigita minimuma kvanto de aldonita enhavo po artikolo, nek minimuma bezonata kvanto de poentoj por venki (do vi povas venki eĉ per malpli ol 5 artikoloj, malsame ol lastjare)
  • pli gravas suma kvanto de nova kvalita enhavo ol nombro de artikoloj (vi povas venki ĉu per multaj relative mallongaj artikoloj aŭ per unu tre longa)
  • kalkulado de poentoj estas pli facila, do vi ne devas zorgi pri matematikaĵoj
Wikivoyage-Logo-v3-eo.svg

Vi povis rimarki, ke la vorto "Vikivojaĝo" ĉi tie ripetiĝis plurfoje. Tio estas intenca! Ĉi-jare grava celo de la konkurso estas atentigi vin pri tiu projekto kaj helpi al disvolviĝo de ĝia komunumo. Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo - kvankam ĝi redakteblas, ĝi ne estas memstara projekto sur propra subdomajno, kio alportas plurajn ĝenojn. Por plenkreskiĝi, Vikivojaĝo bezonas pli aktivan komunumon. Sperto de la Novembra evento "Azia monato" klare montras, kiom povas helpi homo veninta pere de tia ĉi konkurso. Vikivojaĝo bezonas vin! Tamen, ni konscias, ke ekredakti en nova projekto povas esti iom defia. Por helpi al vi fari tiun unuan paŝon vi havos 2 avantaĝojn - en Vikivojaĝo vi gajnos poentojn 2-oble pli rapide, kaj aldone povos ricevi specialan premion nur por Vikivojaĝantoj!

Tial mi instigas vin rigardi al Vikivojaĝo kaj partopreni tie. Eble ankaŭ vi post la konkurso ekŝatos la projekton ;-)


Partoprenu en Vikivojaĝo

Partoprenu en Vikipedio

PS: Por resto de la jaro ni pripensas similajn eventojn pri aliaj kontinentoj. Tamen, dume nur VikiPrintempo COE estas konfirmita kaj provizas sufiĉe grandajn premiojn.

--KuboF Hromoslav (talk) 16:04, 22 March 2020 (UTC)

1a Ĝenerala asembleo de ELiSo okazos la 16an de Majo 2020[edit | edit source]

Esperanto kaj Libera Scio - logo eo sen subtitolo.svg

Saluton.

La 1a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) okazos la 16an de Majo, ekde 18:00 UTK.

La anonco estas ankaŭ en nia (provizora) retejo: meta:Esperanto_kaj_Libera_Scio

La Ĝenerala asembleo estos virtuala por ebligi partoprenon de la tuta mondo. Precizajn instrukciojn por aliĝi ni dissendos en taŭga tempo antaŭ la Asembleo. Por ke vi certe estu sciigita, aliĝu al subtenantoj de ELiSo en

kaj al jenaj informaj kanaloj:

Se viaj Esperantaj amikoj aŭ kolegoj interesiĝas pri Vikipedio aŭ libera scio, bv. plusendi al ili tiun ĉi mesaĝon! Ili certe aprezos.

Amike, nome de la Prepara Komisiono, --KuboF Hromoslav (talk) 15:17, 15 April 2020 (UTC)