Wy/eo/Internacia Junulara Kongreso

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Okazoj > Internacia Junulara Kongreso
Jump to navigation Jump to search
IJK 2019 okazos en Slovakio

Internacia Junulara Kongreso, mallonge IJK estas la ĉiujara granda junulara renkontiĝo de TEJO, ĉiujare en alia lando. IJK-n organizas (ideale) TEJO kun (ĉiam alia) loka teamo, do kvankam la baza strukturo estas ĉiam sama, ĉiujare IJK havas iom alian guston.

Vidu la retejon de aktuala IJK kaj bazajn informojn ĉe TEJO.

Programo[edit]

La programo konsistas de amuza parto (akvobatalo, ekskursoj, tablaj ludoj...), eduka parto (prelegoj, atelieroj, trejnadoj...) kaj movada parto (kunsido de la TEJO-komitato, kunsidoj de komisionoj...). Foje okazas ankaŭ rilato kun eksteraj instancoj, ekzemple oficiala malfermo en urba halo kun ĉeesto de urbestro. Sed ja, partopreno en la programo ne estas deviga kaj multaj homoj kreas sian propran programon kun siaj malnovaj aŭ novaj amikoj.

Lastaj IJK-j[edit]

jaro (numero) dato lando urbo loka lingvo
2020 (76a) somero 2020 Nederlando Someren nederlanda
2019 (75) 28-a de julio 2019 - 4-a de aŭgusto 2019 Slovakio Liptovský Hrádok slovaka