Wy/eo/Helpo:Interlingvaj ligiloj

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Helpo:Interlingvaj ligiloj
Jump to navigation Jump to search

Interlingvaj ligiloj (Template:Wy/eo/En: ), intervikiaj ligiloj (Template:Wy/eo/En) aŭ neformale intervikioj estas ligiloj al samtema artikolo en alilingva Vikivojaĝo. Ili aperas en flanka strio, montrante nomon de la lingvo (en la cela lingvo mem). Tiel oni povas facile salti de artikolo en unu lingvo al artikolo en alia lingvo.

Intervikioj estas uzataj precipe en viki-projektoj, kiuj havas diversajn lingvajn versiojn en memstaraj subdomajnoj (ekz. pl.wikivoyage.org, de.wikivoyage.org, es.wikivoyage.org ktp.) En maturaj Vikivojaĝoj funkcias intervikioj per Vikidatumoj. Tamen, Esperanta Vikivojaĝo nuntempe estas en Vikimedia Kovilo, kie intervikioj funkcias iomete alie.

Intervikioj en Kovilo[edit]

Dum Esperanta Vikivojaĝo estas en Vikimedia Kovilo, ĝi ne povas uzi Vikidatumojn por funkciigi intervikiojn. Tial ĝi devas uzadi intervikiojn en fonto-kodo de koncerna paĝo.

Intervikioj uzataj por Esperanta Vikivojaĝo havas formon

[[lingvokodo:voy:paĝonomo]]

Tiel, en la paĝo Wy/eo/Eŭropo estas ekzemple ligiloj:

[[en:voy:Europe]]
[[pl:voy:Europa]]
[[de:voy:Europa]]

Aldonado de intervikioj[edit]

Eblas sufiĉe facile aldoni intervikiojn al Esperanta Vikivojaĝo.

  1. Iru al Vikivojaĝo, kiu jam havas propran subdomajnon (https://www.wikivoyage.org).
  2. Trovu tie artikolon pri via temo. En la maldekstra strio estas ligilo kun teksto "Ero en Vikidatumoj" (eble en alia lingvo) - klaku al ĝi.
  3. Nun vi estas en Vikidatuma ero pri via temo, kie estas ankaŭ ligiloj al Vikivojaĝoj en ĉiuj disponeblaj lingvoj; ili estas lokigitaj sube.
  4. Nun vi devas ilin transformi al formo necesa por Vikivojaĝo en Kovilo. Vi havas du ebloj:
    1.  Permane: La formon ŝanĝi permane (laŭ supra klarigo).
    2.  Duonaŭtomate: Kopiu ĉiujn ligilojn en la parto "Vikivojaĝo" kaj algluu ilin al teksta redaktilo (Notepad++ en Vindozo, Kate / Gedit en Linukso ks.). Aldonu unu malplenan linion al supro kaj unu al subo. En la teksta redaktilo elektu Anstataŭigon de teksto laŭ maniero "Regulara esprimo". La kodon \n([^ ]*) ([^\n]*) anstataŭigu per \n[[\1:voy:\2]].
  5. Fino! Metu la ligilojn al paĝo en Vikivojaĝo!

Fonto[edit]