Wy/eo/Eŭropo
Esperanta Vikivojaĝo estas aprobita kaj baldaŭ memstariĝos!
Gratulon kaj dankon al ĉiu helpinto! (sekvu evoluon)
Sekvu nin ĉe Facebook
Eŭropo estas foje rigardata kiel kontinento, foje kiel duoninsulo. Ĝi estas tre dense loĝata kaj oni parolas tie per 209 diversaj lingvoj. Norde limigas Eŭropon Arkta Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspio kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko.
Granda parto de lando en Eŭropo estas kuniĝinta en politika unuo Eŭropa Unio.
Meznokta suno ĉe Norda Kabo en Norvegio
Pelikanoj en la Riverdelto de Danubo
Contents
Regionoj kaj landoj
La regionoj kaj landoj de Eŭropo estas jenaj:
Balkana duoninsulo (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Kosovo, Kroatio, Nord-Makedonio, Moldavio, Montenegro, Rumanio, Serbio) |
Baltaj ŝtatoj (Estonio, Latvio, Litovio) |
Benelukso (Belgio, Luksemburgo, Nederlando) |
Brita Insularo (Britio, Irlando) |
Francio kaj Monako |
Grekio, Kipro, Turkio |
Ibera duoninsulo (Andoro, Ĝibraltaro, Hispanio, Portugalio) |
Itala duoninsulo (Italio, Malto, Sanmarino, Vatikano) |
Mezeŭropo (Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Liĥtenŝtejno, Pollando, Slovakio, Slovenio, Svislando) |
Orienta Eŭropo (Belorusio, Rusio, Ukrainio) Regiono sur la limo inter Eŭropo kaj Azio. |
Skandinavio (Danio, Ferooj, Finnlando, Islando, Norvegio, Svalbardo kaj Janmajeno, Svedio) |
Dependaj teritorioj
Ferooj dependas de Danio, Ĝibraltaro de Britio kaj Svalbardo kaj Janmajeno de Norvegio.
Urboj
- Urboj kun pli ol miliono da loĝantoj (laŭ alfabeta ordo):
- Ateno, Grekio (ĉefurbo)
- Barcelono, Hispanio
- Beogrado, Serbio (ĉefurbo)
- Berlino, Germanio (ĉefurbo)
- Bruselo, Belgio (ĉefurbo)
- Budapeŝto, Hungario (ĉefurbo)
- Bukareŝto, Rumanio (ĉefurbo)
- Dnipro, Ukrainio
- Hamburgo, Germanio
- Ĥarkivo, Ukrainio
- Istanbulo, Turkio
- Kazano, Rusio
- Kievo, Ukrainio (ĉefurbo)
- Kolonjo, Germanio
- Lillo, Francio
- Liono, Francio
- Londono, Anglio (ĉefurbo)
- Madrido, Hispanio (ĉefurbo)
- Milano, Italio
- Minsko, Belorusio (ĉefurbo)
- Moskvo, Rusio (ĉefurbo)
- Munkeno, Germanio
- Napolo, Italio
- Niĵnij-Novgorodo, Rusio
- Odeso, Ukrainio
- Parizo, Francio (ĉefurbo)
- Permjo, Rusio
- Prago, Ĉeĥio (ĉefurbo)
- Romo, Italio (ĉefurbo)
- Rostovo ĉe Dono, Rusio
- Sankt-Peterburgo, Rusio
- Samara, Rusio
- Sofio, Bulgario (ĉefurbo)
- Stokholmo, Svedio (ĉefurbo)
- Ufa, Rusio
- Varsovio, Pollando (ĉefurbo)
- Vieno, Aŭstrio (ĉefurbo)
- Volgogrado, Rusio
- Voroneĵo, Rusio
- Kelkaj aliaj gravaj urboj:
Lingvoj
En Eŭropo oni parolas per pluraj dekoj da diversaj lingvoj (centoj se oni inkluzivas ĉiujn dialektojn). Plejmulto de la lingvoj en Eŭropo apartenas al grupo de Hindeŭropaj lingvoj, kiu dividiĝas al jenaj subgrupoj:
- Ĝermanaj lingvoj: angla, dana, germana, islanda, nederlanda, norvega, sveda
- Latinidaj lingvoj: franca, hispana, itala, kataluna, ladina, portugala, rumana, sarda
- Slavaj lingvoj: bulgara, ĉeĥa, kroata, makedona, pola, rusa, serba, slovaka, slovena, soraba, ukraina
- Keltaj lingvoj: bretona, irlanda, kimra, skotgaela
- Baltaj lingvoj: latva, litova
Memstaraj hindoeŭropaj lingvoj estas la greka kaj la albana. La malta estas miksita lingvo.
Nehindoeŭropaj estas en Eŭropo la eŭska, la finna kaj parencaj lingvoj (estona, karela, komia, samea, udmurta ktp), la hungara, la neneca, la turka kaj parencaj lingvoj (la tatara, la ĉuvaŝa, la baŝkira).
Moviĝi
Piediri
Multaj landoj en Eŭropo havas longajn, zorgatajn vojojn por piedirantoj.
Ofte, la plej longaj estas antikvaj vojoj de pilgrimantoj, inter kiuj:
- la Jakoba Vojaro, fasko de vojoj direktaj al la tombo de la apostolo Jakobo en Santiago de Kompostelo (Hispanio);
- la Via Francigena, laŭirita de la mezepokaj pilgrimantoj direktaj al Romo (kaj al Brindizio) de Anglio kaj Francio.
Estas aldone alispecaj antikvaj vojoj, inter kiuj longaj montaraj vojoj, kiel la Via Alpina, Alpa Vojaro, kaj la GTA en la Alpoj.
Pluraj biciklovojoj taŭgas ankaŭ por piedirado.
Bicikli
Eŭropo oferas bonajn kaj eĉ bonegajn vojojn por biciklamantoj.
Estas pluraj specoj de biciklovojoj: oficialaj (ĉe iu institucio) aŭ neoficialaj; nur por bicikloj, miksaj (bicikloj + piedirantoj), sur ŝoseoj (flanke al aŭtoj), ktp; asfaltaj, teraj ktp.
De alia vidpunkto, biciklovojoj povas esti pli aŭ malpli facilaj, kaj postuli malsamajn nivelojn de sperteco. Malfacilaĵoj povas deveni de la deklivo, precipe en montaraj areoj, de la longo de ĉiu etapo, de la manko de klaraj indikoj. Ankaŭ la vetero, depende de la loko kaj de la monato, povas malfaciligi la iradon.
Eblas trovi interrete informojn pri la kondiĉoj de la ĉefaj biciklovojoj, naciaj kaj internaciaj.
En Eŭropo estas menciinda la reto EŭroVelo, entenanta ĉ. 60 000 km da biciklovojoj.
N-ro | Vojo | Trapaso | Landoj kaj notoj | Longeco |
---|---|---|---|---|
EV1 | Atlantika vojo |
Norda Kabo - Bergen - Aberdeen - Glasgovo - Belfasto - Cork/Corcaigh - Bristol - Nantes - Salamanko - Sagres | Norvegio, Britio, Irlando, Francio, Hispanio, Portugalio (la tuta vojo entenas plurajn transmarajn pasojn) | 8 186 km |
EV2 (R1) |
Ĉefurba vojo |
Galway/Gaillimh - Dublino - Bristol - Londono - Roterdamo - Hago - Monastero - Berlino - Poznano - Varsovio - Minsko - Moskvo | Irlando, Britio, Nederlando, Germanio, Pollando, Belorusio, Rusio (kun transmaraj pasoj de Irlando al Anglio kaj de Anglio al Nederlando) | 5 500 km |
EV3 | Pilgrima vojo |
Santiago de Compostela - Bordozo - Parizo - Namuro - Hamburgo - Odense - Gotenburgo - Oslo - Trondheim | Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Danio, Svedio, Norvegio (kun transmara paso inter Danio kaj Svedio) | 5 300 km |
EV4 | Centreŭropa vojo |
Roscoff - Havro - Bulonjo ĉe Maro - Ostendo - Aĥeno - Frankfurto - Prago - Brno - Krakovo - Lvivo - Kievo | Francio, Belgio, Germanio, Ĉeĥio, Pollando, Ukrainio | 5 100 km |
EV5 | Via Romea Francigena |
Londono - Canterbury - Kalezo - Bruselo - Luksemburgo - Strasburgo - Bazelo - Lucerno - Milano - Parmo - Florenco - Romo (EV7) - Brindizio | Britio, Francio, Belgio, Luksemburgio, Svisio, Italio (kun transmara paso inter Anglio kaj Francio) | 3 200 km |
EV6 | Atlantiko- Nigra Maro (Rivera vojo) |
Nanto - Bazelo - Ŝafhaŭzo - Ulmo - Vieno - Bratislavo - Budapeŝto - Beogrado - Bukareŝto - Konstanco | Francio, Svisio, Germanio, Aŭstrio, Slovakio, Hungario, Serbio, Rumanio | 4 450 km |
EV7 | Vojo de la suno |
Norda kabo - Haparanda - Gotenburgo - Kopenhago - Berlino - Prago - Salcburgo - Mantovo - Bolonjo - Florenco - Romo - Napolo - Sirakuzo - Malto | Norvegio, Finnlando, Svedio, Danio, Germanio, Ĉeĥio, Aŭstrio, Italio, Malto (la tuta vojo entenas plurajn transmarajn pasojn) | 7 000 km |
EV8 | Mediteranea vojo |
Kadizo - Valencio (Hispanio) - Barcelona - Monako - Torino - Venecio - Rijeko - Dubrovnik - Tirano - Patraso - Ateno | Hispanio, Francio, Monako, Italio, Slovenio, Kroatio, Montenegro, Albanio, Grekio | 5388 km |
EV9 | Balta Maro- Adriatiko |
Gdansko - Vroclavo - Brno - Vieno - Ljubljano - Triesto - Pula | Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Slovenio, Italio, Kroatio | 2050 km |
EV10 | Baltmara vojo (Hansa-rondvojo) |
Sankt-Peterburgo - Helsinko - Haparanda - Stokholmo - Kopenhago - Rostock - Gdansko - Kaliningrado - Rigo - Talino - Sankt-Peterburgo | Rusio, Finnlando, Svedio, Danio, Germanio, Pollando, Litovio, Latvio, Estonio (kun kelkaj mallongaj transmaraj pasoj) | 7930 km |
EV11 | Orienteŭropa vojo |
Norda kabo - Helsinko - Talino - Tartu - Vilno - Varsovio - Krakovo - Kosice - Beogrado - Skopjo - Ateno | Norvegio, Finnlando, Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Slovakio, Hungario, Serbio, Makedonio, Grekio (kun transmara paso de Finnlando al Estonio) | 5964 km |
EV12 | Nordmara vojo |
Bergen - Kristiansand - Gotenburgo - Frederikshavn - Hamburgo - Hago - Roterdamo - Harwich - Edinburgo - Aberdeen - Orkadoj - Ŝetlandaj - Bergen | Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Britio (entenas plurajn transmarajn pasojn) | 5932 km |
En la lastaj jaroj novaj vojoj estis aldonitaj: EV13, EV14, EV15, EV17, EV19.
Tamen memoru ke preskaŭ en ĉiuj vojoj troveblas etapoj ankoraŭ ne pretaj aŭ nur parte pretaj. Nepre informiĝu!