Wy/eo/Eŭropa Unio

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Eŭropa Unio
Jump to navigation Jump to search

Sekvu nin ĉe F icon.svg facebook


Wy/eo/Eŭropa Unio

Pagebanner default.jpg

EU Globe No Borders.svg

Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la civitanoj kaj ŝtatoj de Eŭropo. Ĝi konsistas el 28 eŭropaj ŝtatoj, kaj estis establita per la vigligo de la Traktato de la Eŭropa Unio, la 1-an de novembro 1993.

Membroŝtatoj[edit]

Lando Kodo Aliĝdato Monunuo
Flag of Austria.svg Aŭstrio AT 1995 Eŭro (ekde 2002)
Flag of Belgium.svg Belgio BE 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flag of the United Kingdom.svg Britio GB 1973 (planata eksiĝo en 2019) Brita pundo
Flag of Bulgaria.svg Bulgario BG 2007 Bulgara levo
Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥio CZ 2004 Ĉeĥa krono
Flag of Denmark.svg Danio DK 1973 Dana krono
Flag of Estonia.svg Estonio EE 2004 Eŭro (ekde 2011)
Flag of Finland.svg Finnlando FI 1995 Eŭro (ekde 2002)
Flag of France.svg Francio FR 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flag of Germany.svg Germanio DE 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flag of Greece.svg Grekio GR 1981 Eŭro (ekde 2002)
Flag of Spain.svg Hispanio ES 1986 Eŭro (ekde 2002)
Flag of Hungary.svg Hungario HU 2004 Hungara forinto
Flag of Ireland.svg Irlando IE 1973 Eŭro (ekde 2002)
Flag of Italy.svg Italio IT 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flag of Cyprus.svg Kipro CY 2004 Eŭro (ekde 2008)
Flag of Croatia.svg Kroatio HR 2013 Kroata kunao
Flag of Latvia.svg Latvio LV 2004 Latva lato, Eŭro (ekde 2014)
Flag of Lithuania.svg Litovio LT 2004 Litova lido
Flag of Luxembourg.svg Luksemburgo LU 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flag of Malta.svg Malto MT 2004 Eŭro (ekde 2008)
Flag of the Netherlands.svg Nederlando NL 1957 (fondinta lando) Eŭro (ekde 2002)
Flag of Poland.svg Pollando PL 2004 Pola zloto
Flag of Portugal.svg Portugalio PT 1986 Eŭro (ekde 2002)
Flag of Romania.svg Rumanio RO 2007 Rumana leŭo
Flag of Slovakia.svg Slovakio SK 2004 Eŭro (ekde 2009)
Flag of Slovenia.svg Slovenio SI 2004 Eŭro (ekde 2007)
Flag of Sweden.svg Svedio SE 1995 Sveda krono

Kandidatoj[edit]

Ĝis 2025 estas supozataj aliĝoj de Serbio kaj Montenegro.

Pliaj 3 landoj estas kandidatoj: Nord-Makedonio, Albanio kaj Turkio. Dum Makedonio kaj Albanio estas relative bone survoje kaj ilia akcepto estas supozata en 2020-aj jaroj; Turkio estas politike disputata kaj pro la nuntempa politika etoso en Turkio estas negocado pri aliĝo frostigita.

Konsiderataj (sed dume ne plene oficialaj kandidatoj) estas ankaŭ Armenio, Azerbajĝano, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Kosovo (kun disputata statuso), Kazaĥio, Islando, Moldavio, Norvegio, Sanmarino, Svislando, Ukrainio. Eventuale povus aliĝi ankaŭ Belorusio, kaj Rusio.

Specifa demando estas pri statetoj Andoro, Liĥtenŝtejno, Monako, Sanmarino kaj Vatikano. Vatikano ne plenumas la aliĝan kondiĉon pri demoratieco kaj povas aliĝi. Utilo por aliaj landoj estas dubinda, ĉar ili ĉiuokaze havas bonajn kontraktojn kun Eŭropa unio. Krome, burokratio de Eŭropa unio ne estas bone adaptita al statetoj.

Vidu ankaŭ[edit]