Wy/eo/Brno

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Ĉeĥio > Brno
Jump to navigation Jump to search
Logo banner-600-t.png
Konkurso VikiPrintempo en Vikivojaĝo kaj Vikipedio!
Verku artikolojn pri Centra kaj Orienta Eŭropo kaj gajnu valorajn premiojn!
(1a de Aprilo - 31a de Majo)
Sekvu ĉe Facebook F icon.svg Vikivojaĝon kaj F icon.svg Vikipedion
Wy/eo/Brno

Brno banner.jpg

Brno Flago (aŭ blazono)
Lando Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia Regiono
Loĝantaro 400 933
Brno (Ĉeĥio)
DEC
Brno
Brno
Situo de Brno.

Brno estas dua plej granda urbo en Ĉeĥio, iama ĉefurbo de historia lando Moravio. Ĝi estas universitata centro kun multaj alilandanoj, kiuj tie turismumas, laboras kaj studas.


Kompreni[edit]

Historio[edit]

Klimato[edit]

Eniri[edit]

Eniri avie[edit]

En Brno troviĝas internacia flughaveno Brno-Tuřany (BRQ IATA). Ĝi servas malmultajn cellokojn sed uzas ĝin precipe malmultkostaj flugkompanioj. Inter la flughaveno kaj la urbocentro veturas rektaurba buso. Aĉeti busbileton eblas nur per Ĉeĥia mono (rekomendate antaŭaĉeti en vendomaŝino) - en la flughaveno mem estas monŝanĝejo, kiu pretas ŝanĝi eĉ kelkajn monerojn por busbileot.

Eniri trajne[edit]

Brno havas bonan konekton kun Prago, ĉiuj grandaj urboj de Moravio, Bratislavo kaj Vieno (kaj Graz).

La ĉefa stacidomo por enlanda kaj eksterlanda trajntransportado estas Brno hlavní nádraží (aŭ Brno hl.n. - Ĉefstacidomo de Brno). Tuj antaŭ ĝi troviĝas tramhaltejo kaj kelkaj trolejbushaltejoj (haltejaro Hlavní nádraží). La ĉefstacidomo ankaŭ troviĝas ĉe la busstacidomo Brno, Hotel Grand kaj el ĝi eblas ankaŭ rekte iri al ĉefbusstacidomo Brno, Zvonařka per subirejo (en kiun eblas veni el subirejo al kajoj kaj el ekstera subirejo) kaj trairi aĉetcentron Vaňkovka.

Eniri buse[edit]

En Brno venas rektaj busoj el Prago, Berlino, Bratislavo, Vieno kaj el multaj aliaj ali- kaj enlandaj urboj.

La ĉefaj busstacidomoj por enlanda kaj eksterlanda bustransportado estas Brno, Zvonařka kaj Brno, Hotel Grand - la dua ĉefe por busoj de kompanioj RegioJet (antaŭe Student Agency), Eurolines kaj FlixBus.

Eniri piede[edit]

El la urbo Mikulov (ĉe la landlimo kun Aŭstrio) iras ruĝkolora turisma piedvojo al Brno.

Eniri aŭte[edit]

El Prago iras al Brno la aŭtoŝoseo D1 kaj el Bratislavo iras la aŭtoŝoseo D2.

Transportiĝi[edit]

Transportiĝi perpiede[edit]

Publika transporto[edit]

En Brno (kaj en tuta Sudmoravia regiono) funkcias integrita transportsistemo, kiu inkludas ĉeurbajn trajnojn, tramojn, trolejbusojn, ŝipojn kaj urbajn kaj lokajn busojn. Oni uzas nur unu bileton por ĉiuj el tiaj transportmanieroj.

Estas pli malmultekoste aĉeti biletojn en la vendomaŝinoj surstrate (nur en kronoj) ol aĉeti ilin ĉe ŝoforo.

La tuta Brno troviĝas en du zonoj de la transportsistemo (zonoj 100 kaj 101). Ĉiuj ordinaraj biletoj validas por ambaŭ el la zonoj.

Gravaj lokoj (universitatoj, fakultatoj kaj la ĉeftrajnstacidomo) estas anoncataj en la ĉeĥa, en la angla kaj en la germana.

Transportiĝi aŭte[edit]

Vidi[edit]

Fari[edit]

  • Zoo Brno (haltejo Zoologická zahrada + 5 minutoj piede).
  • Stelobservejo kaj planetario en Brno (la retejo estas plurlingva). Krom ordinara programo, ĝi ankaŭ ofertas senpagajn okazaĵojn por publiko okaze de iu astronomia evento (ekz. eklipsoj).
  • Parko Lužánky (haltejo Antonínská, Pionýrská, Zimní stadion, SchodováLužánecká) estas ŝatata loko por promeni, ludi, irigi hundojn, ktp.
  • English Meeting estas ĉiusemajna renkontiĝo de homoj, kiuj volas interparoli angle. Ĉiuj renkontiĝoj estas anoncataj en Fejsbuka grupo English in Brno - Angličtina v Brně
  • MeetUp by Foreigners.cz Brno estas ĉiumonata renkontiĝo de alilandanoj loĝantaj en Brno. La ĉefa lingvo estas la angla, sed renkontiĝas tie homoj el diversaj landoj kaj parolantoj de diversaj lingvoj. La okazaĵo estas preparata de komerca firmao, sed la ĉeesto estas senpaga kaj malfermita - oni pagas nur siajn proprajn mendojn en la restoracio. Informoj pri la okazaĵo troviĝas en la Fejsbuka paĝo de Foreigners.cz.

Ĉiujaraj okazaĵoj[edit]

  • VeganFest estas festivalo de vegetarismo kaj veganismo okazata ekde 2013. La programo konsistas el prelegoj (en la ĉeĥa), filmoprojekciado, metiejoj kaj koncertoj.

Lerni[edit]

Brno estas grava studcentro, kie studas ne nur ĉeĥoj kaj moravianoj, sed ankaŭ multaj alilandanoj, precipe slovakoj kaj homoj el landoj de eksa Sovetunio. Brno provizas 6 universitatojn:

Krome troviĝas tie ankoraŭ kvar privataj universitatoj kaj multaj lingvolernejoj.

Labori[edit]

Komuniki[edit]

Oficiala lingvo de Ĉeĥio estas la ĉeĥa. La slovaka estas plejparte interkomprenebla kun ĝi (krome, en Brno studas kaj laboras multe da slovakoj). Brno estas urbo kun multege da vizitantoj de diversaj landoj, do ankaŭ surstrate (ĉefe en porturistaj lokoj) troviĝas skribaĵoj en la angla.

Urbaj informiloj aŭ informiloj en porturismaj lokoj estas almenaŭ en la ĉeĥa, la angla, la germana kaj la rusa, sed troveblas ankaŭ informiloj en la franca, la itala aŭ en la hispana.

En Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo troviĝas folioj kun priskriboj de la katedralo en la ĉeĥa, angla, germana, rusa kaj en kelkaj aliaj lingvoj.

Alilingvaj amaskomunikiloj[edit]

En Brno elsendas radiostacio BBC World Service je 101.3 FM en la angla[1], dumtage povas esti tie elsendata ĉeĥlingva programo.

En Brno aŭdeblas anglalingvajn novaĵojn ankaŭ je radiostacio Český rozhlas Plus je 92.6 FM dum ĉiu labortago je 19:05 kaj 20:05.[2][3]

Aĉeti[edit]

Vendejaroj[edit]

Manĝi[edit]

Manĝi senpage[edit]

  • Food not Bombs disdonadas veganan manĝaĵon ĉiusabate ekde 15:30 en parko en Moravia placo (ĉeĥe Moravské náměstí).

Manĝi malmultekoste[edit]

  • Haribol, Lužánecká 4. Malgranda vegetara manĝejo, kie oni havas nur unutipan menuon kontraŭ ĉirkaŭ 80 CZK (2,96 €).
  • Oáza, Slovákova 2. Lu - ve 7:30 - 18:00. Vendejo de sanaj manĝaĵoj kaj samtempe ege malmultekosta vegetara manĝejo/bufedo (supoj ekde 13 CZK / 0,48 €).
  • Vegalité, Slovákova 10. Lu - ve 11:00 - 01:00, sa 16:00 - 1:00. Vegana restoracio, foje tie okazas koncertoj. Ili kuiras ankaŭ senglutene.

Manĝi averaĝe[edit]

  • Forky's, Jakubské náměstí 1, vegana rapidmanĝejo.
  • Má Hostina, Štefánikova 78, alternativa restoracio kun vegana menuo. Tuj apud la tramhaltejo Kartouzská.
  • Subway Zelný trh, Zelný trh 1. (Eblas tie pagi ankaŭ per Bitcoin kaj Litecoin.)

Trinki[edit]

Loĝi[edit]

Esperanta loĝado[edit]

En Brno troviĝas 1 gastiganto de Pasporta Servo (2017/9). Aliaj esperantistoj eventale povus gastigi laŭokaze ekster PS.

Loĝi malmultekoste[edit]

Kampadejoj[edit]

Hosteloj[edit]

Hoteloj[edit]

Sekureco[edit]

Brno estas ĝenerale sekura urbo. En la centro estas poŝŝtelistoj, do necesas gardi siajn valoraĵojn ĉiam en granda amaso da homoj.

En la centro (ĉefe en la ĉefa trajnstacidomo kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo) estas multe da homoj, kiuj petas monon (ili eĉ havas elpensitajn rakontojn pri tio, por kio ili bezonas la monon). Plej ofte sufiĉas nur ĝentile diri ke vi ne volas doni ion al ili.

Sano[edit]

24-horaj medikamentvendejoj[edit]

Esperanto[edit]

En Brno troviĝas Esperantista klubo en Brno kaj Klubo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ). La junuloj promenigas esperantistojn tra la urbo; sufiĉas antaŭe kontakti Brnan klubon de ĈEJ.

En la turisma informcentro (Radnická 2-10) haveblis ĝis 2016 urba infomilo en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj.

Lokaj esperantistoj[edit]

Konsulejoj[edit]

Viziti plu[edit]

Referencoj[edit]

  1. http://www.bbc.co.uk/worldservice/europe/radio/czech_1.shtml
  2. http://www.rozhlas.cz/plus/porady/_porad/101659
  3. http://www.rozhlas.cz/vysilace/vysilace/?stanice=23