Wy/eo/České Budějovice

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Ĉeĥio > České Budějovice
Jump to navigation Jump to search

Sekvu nin ĉe F icon.svg facebook


Wy/eo/České Budějovice

České Budějovice banner.jpg

České Budějovice Flago (aŭ blazono)
Lando Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia Regiono
Loĝantaro 95 607
České Budějovice (Ĉeĥio)
DEC
České Budějovice
České Budějovice
Situo de České Budějovice.

České Budějovice estas urbo en Ĉeĥio kaj ĉefurbo de Sudbohemia regiono.

Kompreni[edit]

Historio[edit]

Klimato[edit]

Eniri[edit]

Eniri avie[edit]

Eniri trajne[edit]

České Budějovice havas rektan konekton al Prago, Plzeň kaj Linco. La ĉefa stacidomo nomiĝas České Budějovice.

Eniri buse[edit]

El/al České Budějovice eblas rekte veturi al/el Prago, Český Krumlov, Písek kaj Linco per busoj de kompanio RegioJet, LEO ExpressFlixBus.

La ĉefa busstacidomo nomiĝas Autobusové nádraží České BudějoviceČeské Budějovice, AN. Ĝi troviĝas sur tegmento de aĉetcentro Mercury.

Eniri aŭte[edit]

Al/el České Budějovice eblas veturi el/al Prago aŭ Linco per eŭropa ŝoseo 55 (E55).

Transportiĝi[edit]

Transportiĝi perpiede[edit]

Publika transporto[edit]

En České Budějovice funkcias publika transportado per trolejbusoj kaj urbaj busoj. La tuta urbo troviĝas en unu transportsistema zono.

La biletoj kostas jene:[1]

  • 13 Kč (6 Kč) - por 20 minutoj
  • 16 Kč (7 Kč) - por 60 minutoj
  • 50 Kč (20 Kč) - por 24 horoj
  • 190 Kč - por 168 horoj

La prezoj en krampoj validas por infanoj kaj junuloj ĝis 15-a jaro. Por ke la tiketo validu, oni devas marki ĝin tuj post alveno en veturilon.

Estas pli malmultekoste aĉeti biletojn en la vendomaŝinoj (nur en kronoj) ol ĉe la ŝoforo.

En České Budějovice kaj en la ĉirkaŭaĵo ne ekzistas haltejoj, kie oni devas signi la volon en- aŭ elveturiliĝi, malgraŭ tio nokte povas ŝoforo ne halti ĉe kelkaj haltejoj (ĉefe ekster la urbo mem), kiam ĝi vidas ke nek iu staras ene ĉe pordoj nek ekstere en la haltejo. Oni nek devas puŝi iun butonon por ke la pordoj de la veturilo malfermiĝu. Inter la 20-a horo kaj la 4-a horo oni devas enveturiliĝi per antaŭaj pordoj, sed se malfermiĝos ankaŭ la aliaj pordoj, estas tute normale enveturiliĝi ankaŭ per ili (ĉefe en finstacioj aŭ kiam enveturiliĝas granda amaso da homoj).

Transportiĝi aŭte[edit]

Vidi[edit]

Placo de Přemysl Otakar la 2-a kun Nigra Turo kaj kun Fontano de Samson
  • Placo de Přemysl Otakar la 2-a (ĉeĥe: Náměstí Přemysla Otakara II.) - la ĉefplaco kun barokaj urbodomo kaj Fontano de Samson
  • Nigra Turo (ĉeĥe: Černá věž)
  • Katedralo de Sankta Nikolao (ĉeĥe: Katedrála svatého Mikuláše)
  • Masné krámy - eksa viandovendejo, hodiaŭ fama loka restoracio
  • Piarista Placo (ĉeĥe: Piaristické náměstí) kun Monaĥejo kaj Katedralo kaj kun gotika salejo
  • Aĉetcentro Mercury (ĉeĥe: Mercury centrumMercury) kun busstacidomo sur ĝia tegmento
  • Restaĵoj de la urbomuroj ĉe rivero Malše
  • Benko de Václav Havel (ĉeĥe: Lavička Václava Havla) - monumento dediĉita al la lasta prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj unua prezidento de Ĉeĥio Václav Havel. Ĝi konsistas el du seĝoj kaj unu tableto tra kiu kreskas arbo (Etfolia tilio - nacia arbo de Ĉeĥio). Ĝi troviĝas en kampuso de Sudbohemia Universitato.

Fari[edit]

  • Bierfarejo Budweiser Budvar ofertas ekskursojn en ĝin en la ĉeĥa, en la angla aŭ en la germana.
  • Naĝstadiono (ĉeĥe: Plavecký stadion), Sokolský ostrov 4. Publika naĝejo.
    • Somera Naĝejo (ĉeĥe: Letní plovárna), Sokolský ostrov 1. Ĝi troviĝas tuje apude de la naĝstadiono.
  • Kinejego Cinestar, Milady Horákové 1498, troviĝas en Aĉetcentro Čtyři Dvory. Regule oni spektigas tie filmojn kun origina voĉo nur kun ĉeĥaj subtitoloj.
  • Parko Stromovka estas ĉefa loko por sunumi, sportumi, irigi hundojn kaj ripozi.
  • Sokolský ostrov estas loko por sunumi kaj ripozi. Ĝi troviĝas apude de la ĉefplaco sur kunigo de riveroj Vltava kaj Malŝe.

Lerni[edit]

Labori[edit]

Aĉeti[edit]

Ĉiujare antaŭ Kristnasko okazas sur la ĉefplaco Kristnaska Merkato. Tie eblas aĉeti diversajn manpreparitajn aĵojn, diversajn manĝaĵojn kaj trinki punĉon.

Vendejaroj[edit]

Manĝi[edit]

Hladový vokno (Malsata Fenestro) estas rapidmanĝejo fama ĉefe inter junuloj kaj diboĉemuloj. Ĝi troviĝas sur tri lokoj en la urbocentro kaj ĝi kutime funkcias ĝis nokto - dum posta vespero kaj nokto ĝi estas unu el malmultegaj lokoj kie eblas aĉeti preparitan manĝaĵon.

  • Hladový vokno 1, Hroznová 34. Lu - ĵa 10:30 - 23:00, vendredo 10:30 - 0:30, sabato 18:00 - 0:30.
  • Hladový vokno 2, Kněžská 10. Lu - ĵa 9:00 - 23:00, ve - sa 9:00 - 1:00, dimanĉo 11:00 - 22:00.
  • Hladový vokno 3, Lannova 2. Lu - ve 9:00 - 22:00.

Manĝi averaĝe[edit]

  • Masné krámy (Viandaj Vendejoj), Krajinská 13. La plej fama restoracio en České Budějovice, kiu troviĝas en iama merkatejo konstruita laŭ renesanca stilo.

Trinki[edit]

En České Budějovice oni produktas unu el la plej famaj ĉeĥaj bieroj Budweiser Budvar kaj en la urbo mem kompreneble troviĝas multaj restoracioj, kie oni vendas ĝin.

Loĝi[edit]

Esperanta loĝado[edit]

Kampadejoj[edit]

Hosteloj[edit]

Hoteloj[edit]

Konekto[edit]

Sur la Piarista Placo (ĉeĥe: Piaristické náměstí) eblas konektiĝi al Interreto per senpasvorta vifio.

Sekureco[edit]

Esperanto[edit]

Lokaj esperantistoj[edit]

Viziti plu[edit]

Referencoj[edit]

  1. http://www.dpmcb.cz/info-pro-cestujici/tarif-jizdneho-mhd/