Wy/eo/Ĉeĥio

From Wikimedia Incubator
< Wy‎ | eoWy > eo > Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Ĉeĥio
Jump to navigation Jump to search
Logo banner-600-t.png
Konkurso VikiPrintempo en Vikivojaĝo kaj Vikipedio!
Verku artikolojn pri Centra kaj Orienta Eŭropo kaj gajnu valorajn premiojn!
(1a de Aprilo - 31a de Majo)
Sekvu ĉe Facebook F icon.svg Vikivojaĝon kaj F icon.svg Vikipedion
Wy/eo/Ĉeĥio

Myslivny bozi dar lake banner.jpg

Ĉeĥio (CZ) Flago
Preĝejo Sankta Nikolao de Malgranda Kvartalo en Prago
Situo de Ĉeĥio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Prago
Lingvo Ĉeĥa
Areo 79 000 km²
Loĝantaro 10 milionoj (2010)
Monunuo ĉeĥa krono (CZK)
Elektro 230V/50Hz, kontaktingo eŭropa
Tel. antaŭkodo +420
Horzono UTC +1

Ĉeĥio, aŭ Ĉeĥujo, estas lando en Mezeŭropo.

Regionoj[edit]

Urboj[edit]

Esperantaj urboj[edit]

Aliaj cellokoj[edit]

Komprenu[edit]

Tereno[edit]

Historio[edit]

Etnoj[edit]

Klimato[edit]

Eniri[edit]

Ekde la 21-a de decembro 2007 (en flughavenaj landlimaj trairejoj ekde la 30-a de marto 2008) en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Ĉeĥio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.

Eniri avie[edit]

Eniri trajne[edit]

Ĉeĥio havas bonan fervojkonekton kun ĉiuj ĉefurboj de ĝiaj najbaraj landoj. Apud limo ekzistas lokaj sistemoj per kiuj eblas aĉeti biletojn por vojaĝado en la regiono en ambaŭ flankoj de la limo.

En internaciaj trajnoj de kelkaj privataj trajnkompanioj ne validas biletoj de ĉeĥia nacia fervojkompanio České dráhy (Ĉeĥiaj Fervojoj), do ankaŭ ne validas tie biletoj de alilandaj kompanioj.

Eniri buse[edit]

Eniri piede[edit]

Tra Ĉeĥio iras Eŭropaj Turismaj Vojoj E3 kaj E10. Precipe en turismaj regionoj troviĝas ankaŭ aliaj turismaj vojoj ekster la eŭropa sistemo.

Transportiĝi[edit]

Transportiĝi avie[edit]

Pro la grandeco de Ĉeĥio, ekzistas nur ununura enlanda aviadila linio inter Prago kaj Ostrava.

Transportiĝi piede kaj bicikle[edit]

Turismaj markoj sur arbo.

Ĉeĥio apartenas al landoj kun la plej bona kaj densa reto de turisma kaj bicikloturisma markado. La vojoj estas markitaj kaj en urboj kaj en naturo.

En Ĉeĥio oni uzas jenajn turismajn markojn:

  • ruĝa turisma marko – longdistancaj aŭ montaj vojoj
  • blua turisma marko – gravaj vojoj
  • verda turisma marko – lokaj vojoj
  • flava turisma marko – mallongaj vojoj, ŝparvojoj
  • marko de eduka vojo – eduka vojo; dumvoje troviĝas tabuloj kun informoj rilataj al temo de la vojo

Bicikloturismaj vojoj estas markitaj per pli grandaj markoj similaj al tiuj turismaj kun oranĝa flanko:

  • ruĝa bicikloturisma marko
  • blua bicikloturisma marko
  • verda bicikloturisma marko
  • blanka bicikloturisma marko

Publika transporto[edit]

Transportiĝi trajne[edit]

Mapo de fervojoj en Ĉeĥio

Ĉeĥio havas densan fervojreton. La plej granda fervojkompanio nomiĝas České dráhy (Ĉeĥiaj Fervojoj), kiu havas rilatojn kun alilandaj fervojkompanioj (en iliaj trajnoj validas biletoj aĉetitaj alilande). En iliaj trajnoj oni ne pagas krompagojn por certaj trajnkategorioj, nur por trajnoj en kategorio SuperCity oni devas rezervi sidlokon.

Se oni veturas ien kaj reveturas dum la sama aŭ sekva tago, estas pli malmultekoste aĉeti rean bileton (zpáteční lístek/jízdenka).

Krome ekzistas ankaŭ privataj fervojkompanioj RegioJet kaj LEO Express, kiuj akceptas nur siajn proprajn biletojn, kiujn oni povas aĉeti aŭ per Interreto aŭ ĉe iliaj propraj kasoj en stacidomoj. En siaj trajnoj ili provizas kromajn servojn (ekz. senpaga akvo, vifio, ks.) kaj ĉiu pasaĝero havas rezervitan sidlokon.

En regiona transportado funkcias multaj aliaj privataj fervojkompanioj, multaj el ili (sed ne ĉiuj) akceptas ĝeneralajn trajnbiletojn.

Je jizdnirady.idnes.cz troviĝas horaro de ĉiuj trajnoj en Ĉeĥio (sube oni povas ŝanĝi la lingvon al la angla aŭ la germana).

La kategorioj de trajnoj estis en 2015 jenaj:

  • Osobní vlak (Os) – persona trajno
  • Spěšný vlak (Sp) – plirapidigita trajno
  • Rychlík (R) – rapida trajno
  • Rychlík vyšší kvality (Rx) – rapida trajno de pli alta kvalito
  • Expres (Ex) – Eksprestrajno
  • InterCity (IC)
  • EuroCity (EC)
  • EuroNight (EN)
  • railjet (RJ)
  • RegioJet (RJ)
  • LEO Express (LE)
  • SuperCity (SC)

Transportiĝi buse[edit]

En Ĉeĥio ekzistas multaj buskompanioj kiuj provizas lokajn, regionajn, longdistancajn aŭ internaciajn konektojn.

En lokaj kaj regionaj busoj oni aĉetas bileton ĉe ŝoforisto dum enbusiĝo; valizo(j)n oni devas anonci al ŝoforisto tuj kaj eventuale pagi por ili. Ĉe urbaj busoj estas pli bone aĉeti biletojn en biletmaŝino surstrate aŭ en gazetvendejo.osobn

Je jizdnirady.idnes.cz troviĝas horaro de ĉiuj busoj en Ĉeĥio inklude regionajn kaj urbajn transportsistemojn (sube oni povas ŝanĝi la lingvon al la angla aŭ la germana).

Transportiĝi aŭte[edit]

Petveturante[edit]

Petveturado en Ĉeĥio eblas kaj estas laŭleĝa. Ŝoforoj, kiuj prenas petveturantojn ne atendas ricevi monon kontraŭ la veturo. Por piedirantoj estas malpermesite esti en aŭtoŝoseoj kaj motorveturilaj ŝoseoj.

Vidi[edit]

Fari[edit]

  • Prague Pride - ĉiujara festivalo de seksaj minoritatoj okazata en aŭgusto en Prago.

Geokaŝado[edit]

Geokaŝado estas sufiĉe populara en Ĉeĥio. Kaj en la urboj kaj en la kamparo troviĝas multo da diversaj geokaŝujoj de ĉiuj nuntempaj tipoj, en grandaj urboj, en turismaj lokoj kaj ĉe la landlimoj ofte ankaŭ kun alilingvaj priskribo kaj helpilo (en la angla, en la germana aŭ en la pola).

Komuniki[edit]

En Ĉeĥio estas la plej uzata kaj oficiala lingvo la ĉeĥa. Pro la simileco de ambaŭ lingvoj eblas tie ankaŭ uzi la slovakan, kiu estas plejparte interkomprenebla kun la ĉeĥa. En porturismaj lokoj kaj parolante kun junuloj oni povas uzi la anglan kaj la rusa povas esti regata de pli maljunaj homoj (pro ĝia deviga lernado dum komunisma epoko). Ĉe la landlimoj oni povas kutime uzi la germanan aŭ la polan.

Informiloj en porturistaj lokoj estas kutime en la ĉeĥa, la angla kaj en la germana, sed ofte aperas ankaŭ en la rusa, en la franca aŭ en la itala.

En grandaj urboj en Ĉeĥio elsendas radiostacio BBC World Service[1] en la angla kun ĉeĥlingva programo dum tago.

En granda parto de Bohemio kaj Moravio elsendas radiostacio Český rozhlas Plus, kie aŭskulteblas novaĵoj en la angla dum ĉiu labortago je 19:05 kaj 20:05.[2]. La frekvencioj troviĝas je [1] (sur la mapo aŭ en la dekstra strio).

Aĉeti[edit]

100 ĉeĥaj kronoj (ĉirkaŭ 3,9 eŭroj aŭ 4,9 usonaj dolaroj aŭ 3,5 britiaj pundoj aŭ 4,6 svislandaj frankoj en januaro 2018).

En Ĉeĥio oni pagas per ĉeĥaj kronoj (internacia mallongigo: CZK, ĉeĥlingva mallongigo: ). Unu krono (ĉeĥe: koruna) dividiĝas je 100 heleroj (ĉeĥe: 1 halíř). La heleroj ne plu ekzistas en formo de moneroj kaj la sumoj rekalkuliĝas al plenaj kronoj.

Kompreneble pli bonas ŝanĝi monon en monŝanĝejoj (prefere ne rekte en porturismaj lokoj) aŭ preni monon de bankmaŝinoj (tiam alklaku, ke vi ne volas ŝanĝi monon laŭ via banko, se vi ne havas aliajn instrukciojn de pli spertaj homoj). Estas danĝere ŝanĝi monon surstrate. Malgraŭ tio, ke ankaŭ vendejegoj ebligas pagi en eŭroj, la kurzo ne estas bona.

En ĉiuj vendejegoj, en grandaj stacidomoj kaj en grandmagazenoj eblas pagi per pagokarto (plej ofte Visa, Visa Electronic, Maestro kaj MasterCard). Ne estas tiom kutime ke eblas pagi per pagokarto en restoracioj, do se vi ne iras en iu nobla restoracio kaj volas pagi per pagokarto, infomiĝu en ilia retejo aŭ ĉe kelnero antaŭ mendo.

Ekde 2016 dum kelkaj festotagoj devas esti grandaj vendejoj fermitaj. La informo pri la eventuala fermo estas antaŭ la festotago pendataj en la vendejoj (nur en la ĉeĥa).

Antaŭ Kristnasko (ĉirkaŭ ekde la kvara dimanĉo antaŭ Kristnaskotago, t.e. en Ĉeĥio je la 24-a de decembro) okazas en la urboplacoj de pluraj urboj Adventaj merkatoj (ĉeĥe: Adventní trhy) aŭ Kristnaskaj merkatoj (ĉeĥe Vánoční trhy). Tie oni povas aĉeti diversajn tipajn ĉeĥajn (kaj aliajn) manĝaĵojn, varmajn trinkaĵojn kaj diversajn varojn - vestaĵoj, ludiloj, ceramikaĵoj, ktp.

Vendejaroj[edit]

Manĝi[edit]

Ĉeĥia kuirarto estas parto de pli granda mezeŭropa kuirarto kaj ĝi havas multajn similecojn kun kuirartoj de Slovakio, Aŭstrio, Germanio (ĉefe Bavario), Pollando kaj Hungario.

Multaj restoracioj dum labortagoj ofertas ĉirkaŭ tagmezo (11:00 - 14:00) specialajn menuojn kun supo kaj ĉefa plado kontraŭ 80 - 120 CZK. La menuoj estas konataj kiel Denní menu.

Tradiciaj manĝaĵoj[edit]

Svíčková na smetaně
eskalopo kun terpoma salato
  • bramboračka (terpoma supo)
  • zelňačka (brasikosupo)
  • česneková polévkačesnečka (ajlosupo)
  • čočková polévka (lenta supo)
  • rajská polévka (tomata supo)
  • dršťková polévka (triposupo)
  • řízek (eskalopo) – viandotranĉo frostita kun kovrilo
  • smažený sýr (fritita fromaĝo)
  • svíčková na smetaně
  • vepřová pečeně se zelím a knedlíkemvepřo-knedlo-zelo (porkaĵo kun brasiko kaj knedlikoj)
  • smažený kapr (fritita karpo) – kune kun terpomsalato (ĉeĥe: bramborový salát) tradicia kristnaskvespera manĝaĵo
  • bramborákcmunda
  • párek v rohlíku (kolbaseto en kornbulko, kolbasobulko)
  • utopenec
  • nakládaný Hermelín
  • tvarůžkysyrečky – speciala fromaĝo el Moravio

Dolĉaĵoj[edit]

  • buchtičky s krémem, dukátové buchtičkybuchtičky se šodó – kuketoj kun kremo
  • frgál (kuko el Valaĥio)
  • Hořické trubičky (Tubetoj el Hořice)
  • lázeňské oplatky (banejaj kukoblatoj)

Neaĉeteblaj tradiciaj manĝaĵoj[edit]

  • brambory na loupačku – terpomoj kuiritaj kaj surtelerigitaj kun ŝelo kune kun salo kaj lakto aŭ kun laktokremo
  • pučálka
  • smaženice
  • smažené bedly (fritita lepioto)
  • vánoční kuba aŭ nur kuba

Vegetarismo kaj veganismo[edit]

Ordinara ĉeĥia manĝaĵo ofte enhavas viandon kaj aliajn bestaĵojn. Vegetarajn kaj veganajn restoraciojn oni povas trovi precipe en grandaj urboj. En ordinaraj restoracioj plej ofte eblas senviande mendi salaton, pastaĵojn aŭ frititan fromaĝon. En kazo de necerteco, oni povas demandi kelneron.

Ĉefe (sed ne nur) ekster grandaj urboj oni povas sperti nekomprenon aŭ eĉ konvinkadon (ekz. "fiŝo ne estas viando", "ĝi enhavas nur malmulte da viando", ktp.) eĉ de flanko de kelnero.

Je retejo soucitne.cz oni povas trovi mapon de vegetaraj kaj veganaj restoracioj en Ĉeĥio kaj Slovakio (en la ĉeĥa).

Trinki[edit]

Duonlitro da biero Budweiser Budvar.

Multe ŝatata kaj originala trinkaĵo estas Kofola – kolao inventita en Ĉeĥoslovakio dum komunisma epoko kiel kontraŭstaro al usonaj kolaoj kiel Coca Cola kaj Pepsi Cola.

En restoracioj ĉiam eblas mendi kafon. Krom la internacie kutimaj specoj da kafo ekzistas ankaŭ specifaj ĉeĥaj kaj slovakaj specoj de kafo: turecká káva (turka kafo) kaj piccolo. Turecká káva estas kafo akvumigita per boliganta akvo en taso (ne temas pri la origina kafo el Turkio). Piccolo estas simple malgranda espresso.

Alkoholaĵoj[edit]

Tipa trinkaĵo por Ĉeĥio estas biero. En Ĉeĥio ekzistas internacie famaj bierfarejoj kiel Budweiser Budvar el la urbo České BudějovicePilsner Urquell el la urbo Plzeň kaj multege da malgrandaj kaj lokaj bierfarejoj.

La bazaj tipoj de biero estas en Ĉeĥio distingata laŭ "gradoj" (stupně) - desítka ("la deko"), jedenáctka ("la dekunuo") kaj dvanáctka (la dekduo) - kaj tiu ĉi distingo estas uzata kaj en normala parolado kaj en restoracioj por mendi (sed se sur ĉiuj boteloj kaj ladoj). Desítka enhavas ĉirkaŭ 3,5 - 4,5 % da alkoholo kaj ĉiu plia grado havas 1 % pli. Ekzistas ankaŭ třináctka (la dektrio), osmnáctka ("la dekoko") kaj aliaj, kiuj estas malpli oftaj kaj plejmulto de tiaj bieroj estas malhela. La gradoj estas en menuoj markataj per signo ° aŭ per malpli ĝusta signo %.

Krome en Ĉeĥio vaste aĉeteblas (ĉefe en vendejoj) fruktaj bieroj - ĉefe malpli fortaj bieroj (ĉirkaŭ 2 % da alkoholo) gustigitaj per frukta siropo. En malgrandaj bierfarejoj oni produktas ankaŭ multajn aliajn specialajn specojn da biero. Tradicia ankaŭ estas verda biero, kiun oni vendas dum sankta ĵaŭdo (en la ĉeĥa nomata verda ĵaŭdo), kiu aĉeteblas en kelkaj restoracioj, ĉefe en urboj, ekde la ĵaŭdo ĝis forvendo.

En Moravio kaj Silezio (plimalpli orienta parto de Ĉeĥio) estas tipa alkoholaĵo slivovice (slivovico) – alkoholaĵo farita el prunoj aŭ eventuale el aliaj fruktoj (tiam ĝi nomiĝas hruškovice - el piroj, meruňkovice - el abrikotoj, ktp.).

Suda Moravio estas vinregiono. Tie oni kreskigas kaj preparas la plej konatajn vinojn en Ĉeĥio.

Alia tipa alkoholaĵo estas Becherovka – herba likvoro produktata en la urbo Plzeň.

Loĝi[edit]

Esperanta loĝado[edit]

Kampadejoj[edit]

Hosteloj[edit]

Hoteloj[edit]

Sekureco[edit]

En Ĉeĥio funkcias unueca bezonnumero 112 por ĉiuj gravaj bezonoj – fajro, sanaj kaj sekurecaj problemoj. Ĝi funkcias ankaŭ en poŝtelefonoj sen SIM-karto aŭ en poŝtelefonoj kun blokita klavaro aŭ tuŝekrano kaj en publikaj telefonoj sen neceso uzi telefonkarton aŭ monerojn. La telefonistoj devas esti kapablaj ricevi ankaŭ telefonvokon en la angla aŭ en la germana.[3]

Ĉiun unuan merkredon en monato je 12:00 (en Regiono Olomouc je 12:10) okazas provo de sirenoj. Ĝi estas farata per elsendo de 140 sekundoj longa konstanta senpaŭza tono. Aŭdo de prova tono de sireno ne estas kialo por paniki aŭ serĉi informojn pri tio, kio okazas. En vere danĝera situacio, kiam oni uzus sirenojn, la tono estus regule ŝanĝata tomo dum 140 sekundoj. En kelkaj lokoj kun modernaj sirenoj oni povas aŭdi voĉon diratan ke baldaŭ okazos la provo de sirenoj (krom la ĉeĥa ĝi povas esti ankaŭ en la angla, en la germana aŭ en la rusa).[4]

Sano[edit]

Apoteko en urbo Ostrava

En Ĉeĥio estas kranakvo ĝenerale trinkebla – krom kelkaj kazoj en kamparo aŭ dum hazardaj misfunkcioj (en tiu kazo estas homoj informitaj).

Apotekoj estas markitaj per vorto Lékárna kaj per verda kruco. Ĝenerale en malsanulejoj oni povas trovi apotekojn malfermitaj 24-hore tage.

Respekto[edit]

Ĉeĥoj estas ĝenerale amikaj rilate al gastoj kaj alilandanoj. Post falo de komunisma reĝimo en 1989 en Ĉeĥion ekalvenadis multaj alilandaj turistoj kaj en urbegoj kelkaj alilandanoj eklaboris. Esprimoj de malamo al alilandanoj estas raraj kaj temas precipe pri unuopaj kazoj.

Ĉeĥio estas konsiderata esti parto de Mezeŭropo. Misa apartenigo de Ĉeĥio al Orienta Eŭropo, ĉu pro kutimo aŭ pro la historio, povas esti perceptata negative.

Ne estas ĝentile de flanko de alilandanoj el kelkaj landoj ofte diri ke en Ĉeĥio estas ĉio malmultekosta. Por pliopo de la enloĝantoj la prezoj estas normalaj aŭ altaj. Tia konduto povus esti perceptata kiel simpla neĝentileco aŭ eĉ kiel superrangeco.

Ĉeĥoj kapablas ŝerci pri multaj aferoj – eĉ pri tiuj, pri kiuj estus neĝentile ŝerci en aliaj landoj. Alilandano povas sperti tion precipe nur per ĉeĥa kulturo kaj dum amika babilado.

Oni senvestas siajn ŝuojn post alveno en sian loĝejon aŭ domon kaj hejme oni uzas hejmŝuojn. Gasto kutime ricevos hejmŝuojn de sia gastiganto tuj post eniro en ĝian loĝejon. En domoj kun apartaj loĝejoj estas pli ĝentile forpreni siajn ŝuojn en koridoro, se la gastiganto ne diros alion.

En malgrandaj vendejoj oni salutas alvenante Dobrý den ([dobrii den], Bonan tagon) kaj forirante Nashledanou ([nasĥledanoŭ], Ĝis revido).

Ĉeĥoj scias ke ĉeĥa lingvo estas ne tute facile lernebla por alilandanoj (krom Slovakoj). Strebo pri paroli ĉeĥe estas ĉiam perceptata kiel bona afero.

Religiaj aferoj[edit]

Multaj ĉeĥoj (sed ne ĉiuj) estas senreligiaj, sed Ĉeĥio kaj ĝia kulturo estas influita de (romkatolika) kristanismo.

Vestado de nikabo kaj burĥo (islamaj porinaj tradiciaj vestaĵoj) estas negative perceptata de plejmulto da Ĉeĥoj. Pli tolerebla estas Hiĵabo.

GLAT[edit]

En Ĉeĥio ekzistas laŭleĝa formo de samseksema kunvivo, kiu nomiĝas registrita partnereco (ĉeĥe: registrované partnerství).

Esprimoj de malamo kontraŭ glatuloj estas raraj en Ĉeĥio. Ĉefe en malgrandaj urboj kaj vilaĝoj homoj povas esprimi sian nealkutimiĝon, sed ĝenerale nur ĝentile aŭ apenaŭe.

Ĉiujare en aŭgusto okazas Prague Pride en Prago.

Konekto[edit]

Multaj restoracioj (almenaŭ en grandaj urboj) ofertas por siaj gastoj (t.e. homoj, kiuj tie aĉetos almenaŭ trinkaĵon) vifion por konekti al Interreto. Se la vifio bezonas pasvorton, sufiĉas peti la kelneron. Ankaŭ plej multo da hoteloj kaj pensionoj ofetas por siaj gastoj vifion aŭ almenaŭ komputilojn kun konekto al Interreto.

Studentoj, kiuj ricevis de sia lernejo identigilojn por uzi reton Eduroam povas uzi ĝin en ĉiuj publikaj altlernejoj kaj universitatoj en Ĉeĥio (tio ne devas validi por studenthejmoj, kie povas esti alia maniero por aliri Interreton).

Ĉiuj publikaj telefonoj en Ĉeĥio akceptas telefonvokojn de ekstere senpage de ĝia flanko. Numero de la telefono sen internacia antaŭnumero kutime troviĝas ĉe la telefono. Publikaj telefonoj troviĝas sufiĉe ofte almenaŭ en grandaj urboj, malpli ofte ankaŭ en malgrandaj urboj aŭ en kelkaj vilaĝoj.

Esperanto[edit]

En 2016 en Ĉeĥio okazis antaŭkongreso de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, vidu informojn en Dua Bulteno.

Lokaj esperantistoj[edit]

Esperantaj renkontiĝoj[edit]

Konsulejoj[edit]

Viziti plu[edit]

Referencoj[edit]

  1. http://www.bbc.co.uk/worldservice/europe/radio/czech_1.shtml
  2. http://www.rozhlas.cz/plus/porady/_porad/101659
  3. Tísňová volání v České republice – Centra tísňového volání
  4. VarujemeVás.cz: Zkouška sirén

Eksteraj ligiloj[edit]