Helpo:Lingva subteno

From Wikimedia Incubator
This page is a translated version of the page Help:Language support and the translation is 91% complete.

Gravas ke via lingvo estu taŭge subtenata en la kovilo. Feliĉe, atingi tion rezulton estas tre facile en la kovilo (kaj en aliaj plurlingvaj vikimediaj projektoj).

Universala LingvoElektilo

Plej ofte lingvan subtenon donas senpere la Universala LingvoElektilo.

  • Unue, trovu la lokon de la LingvoElektilo. Ĝi estas apud via uzantonomo, aŭ apud la frazo Not logged in ĉe la supro de la paĝo aŭ en la flanka menuo, depende de la uzata paĝa aspekto. Ĝi entenas bildeton kunmetantan ĉinan ideogramon kaj literon "A", flanke al la nomo de la nuna lingva interfaco.
  • Por aktivigi vian lingvon, serĉi kaj elekti ĝin (per la nomo aŭ per la kodo laŭ ISO 639).

Se vi estas ensalutinta, vi povas elekti vian lingvon ankaŭ en Preferoj.

Kondiĉe ke via lingvo estas havebla, vi ne bezonas fari alion.

Kial mia lingvo ne estas havebla en la Universala LingvoElektilo?

Lingvoj estas haveblaj en vikimediaj projektoj nur post kiam almenaŭ 13% de la "kernaj mesaĝoj de MediaWiki" estas tradukitaj en translatewiki.net. (Noto: la aro de la plej gravaj mesaĝoj de MediaWiki estas parto de la kernaj mesaĝoj de MediaWiki.)

  • LangCom ne aprobos unuan projekton en nova lingvo antaŭ kiam la plej gravaj mesaĝoj estas tradukitaj, kune kun pluaj kernaj mesaĝoj sufiĉaj por atingi 13% de la tutaj kernaj mesaĝoj. Do, tia tradukado estas ĉiam farenda.

Pro pli da informoj, vizitu translatewiki.net.

Kio okazis pri "Narayam" kaj "WebFonts"?

Tiuj iloj, pasinte gravaj, estis abandonitaj favore al la Universa LingvoElektilo.

Aliaj iloj por lingvoj

Krom la Universala LingvoElektilo, haveblas kelkaj pluaj lingvaj iloj kaj rimedoj:

Iloj por tajpado

La ordinara redaktilo entenas sekcion kun "specialaj literoj" (senper super la areo por redaktado). Vi povas alklaki literon por enigi ĝin en la redaktatan tekston.

Estas pluaj signoj sub la areo por redaktado. Vi povas ankaŭ peti aldonon de novaj signoj tie per la Komunuma Portalo.

Lingvoj kun pluraj tajpsistemoj

Se via lingvo uzas du aŭ plurajn skribsistemojn (alfabetojn aŭ aliajn signojn), eblas havi "unu" viki-projekto kun aŭtomata ŝanĝado inter sistemoj. Eblas vidi tion en du ekzistantaj projektoj:

Eblas ankaŭ pluraj skribsistemoj sen aŭtomata konvertado. Vidu ekzemple Judo-Hispana Vikipedio, kiu uzas parte du sistemojn, latinan kaj hebrean.

Por pluaj informoj, vidu:

Ĉu necesas plua helpo?

Vizitu la kovilan komunuman portalontranslatewiki:Support.

See also